Nua metalroko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nu-metalroko)
Basisto de Korn Fieldy citas basistojn kiel Flea de Red Hot Chili Peppers kaj Les Claypool de Primus kiel propraj influoj.[1][2]

Nua metalroko, en angla Nu metal, foje stiligita kiel nü-metal, foje nomita kiel aggro-metal) estas subĝenro de alternativa metalroko kiu kombinas elementojn de metalroko kun elementoj de aliaj muzikĝenroj kiel hiphopo, alternativa rokmuziko, funko, industria muziko kaj grunĝo. Numetalaj bandoj prenis elementojn kaj influojn el vario de muzikaj stiloj, inkludante multajn subĝenrojn de metalroko. Numetalo rare montras gitarajn soloojn aŭ aliajn montrojn de muzika tekniko; la ĝenro estas tre forte sinkopaj kaj bazitaj sur ripetfrazoj de elektraj gitaroj. Multaj numetalaj gitaristoj uzas sepkordajn gitarojn kiuj estas luditaj por produkti pli fortan sonon. Diskĵokeoj aperas foje en numetalo por havigi instrumentadon kiel ripetado, distordado kaj elektronikan fonon. Voĉaj stiloj en nua metala inkludas kantadon, repon, krion kaj grumbladon. Numetalo estas unu el la ŝlosilaj subĝenroj de la nova ondo de usona metalroko.

Numetala roko populariĝis en la finaj 1990-aj jaroj kun bandoj kaj artistoj kiel Korn, Limp Bizkit, Slipknot kaj Kid Rock el kiuj ĉiuj publikigis albumojn kiuj vendis milionojn da ekzempleroj. Numetala populareco pluis dum la komenco de la 2000-aj jaroj, kun bandoj kiel Papa Roach, Staind, kaj P.O.D. el kiuj ĉiuj vendis plur-platenajn albumojn, kaj venis al pinto kun la diamant-vendita albumo de Linkin Park nome Hybrid Theory, kiu iĝis la plej bone vendita rok-albumo de la 21-a jarcento. Tamen, ĉirkaŭ la mezo de la 2000-aj jaroj, la trosaturigo de bandoj kombinita kun la ludado de kelkaj alt-profilaj publikaĵoj kondukis al dekadenco de numetalo, kaj siavice al la starigo de metalkoro kaj multaj numetalaj bandoj disbandiĝis aŭ abandonis sian establitan sonstilon favore al aliaj ĝenroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lambert, Molly (20a de Oktobro, 2016). "Vintage Korn: Life Is Peachy At 20". MTV. Alirita la 25an de Januaro, 2017.
  2. . Korn's Fieldy: Music Outside Of The Box. Bass Musician (1a de Oktobro, 2013). Alirita 2a de Majo, 2017.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arnopp, Jason (2011). Slipknot: Inside the Sickness, Behind the Masks With an Intro by Ozzy Osbourne and Afterword by Gene Simmons. Random House. ISBN 978-0-09-187933-4.
  • Arvizu, Reginald (2009). Got the Life: My Journey of Addiction, Faith, Recovery, and Korn. William Morrow. ISBN 978-0-06-166249-2.
  • Christe, Ian (2004). Sound of the Beast: The Complete Headbanging History of Heavy Metal. Harper. ISBN 0-380-81127-8.
  • Devenish, Colin (2000). Limp Bizkit. St. Martin's Press. ISBN 0-312-26349-X.
  • Furman, Leah (2000). Korn: Life in the Pit. St. Martin's Griffin. ISBN 0-312-25396-6.
  • Iannini, Tommaso (2003). Nu Metal. Giunti. ISBN 88-09-03051-6.
  • Kitts, Jeff; Tolinski, Brad (2002). Guitar World Presents Nu-metal. Guitar World. Hal Leonard Corporation. ISBN 0-634-03287-9.
  • McIver, Joel (2002). Nu-metal: The Next Generation of Rock & Punk. Omnibus Press. ISBN 0-7119-9209-6.
  • Porter, Dick (2003). Rapcore: The Nu-Metal Rap Fusion. Plexus Publishing. ISBN 0-85965-321-8.
  • Small, Doug (1998). Korn. Omnibus Press. ISBN 0-8256-1688-3.
  • Udo, Tommy (2002). Brave Nu World. Sanctuary Publishing. ISBN 1-86074-415-X.
  • Newquist, Harvey P.; Maloof, Rich (2004). The New Metal Masters. Hal Leonard Corporation. ISBN 978-0-87930-804-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nu metal en la angla Vikipedio.