Nugeto el kokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du nugetoj el kokaĵo.

Nugeto el kokaĵo (angle nugget, t.e. Chicken Nugget) estas manĝaĵo parte aŭ tute el kokaĵo fajne tranĉita kaj kelkfoje kun la haŭto aldonita, kiu estas panumita antaŭ la kuirado. La rapidmanĝejoj kutimas servi la nugetojn frititajn en oleo, sed ankaŭ bakitaj.

La nugetoj el kokaĵo estis inventitaj en la 1950-aj jaroj de Robert C. Baker, profesoro de teknologio de la nutraĵoj en la Universitato Cornell, kiu ĝin publikigis kiel akademian laboraĵon sen patento. La inovacioj de Baker permesis ellabori la nugetojn ajnamaniere. La recepto de McDonald's por Chicken McNuggets estis kreita laŭ mendo de Tyson Foods en 1979.

Alternativaj produktoj[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso de la nugetoj el kokaĵo, kelkaj rapidmanĝejoj lanĉis alternativojn vegetarajn. McDonald's komercigis Garden McNuggets, el fazeoloj anstataŭ kokaĵo, sed la produkto fine estis anstataŭita de vegetaĵa burgero. La irlanda rapidmanĝo-ĉeno R. Haecker's ofertas, krom la originala kokaĵa nugeto, la menuo Emerald Isle el vegetaĵa nugeto, el fazeoloj kaj brasiko kaj servata kun tremposaŭco vegetarana el mielo kaj mustardo.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]