Nur Mohammad Taraki
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nur. |
| Nur Mohammad Taraki | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| نور محمد ترکۍ | |||||
| Naskiĝo | 15-an de julio 1917 en distrikto Nava | ||||
| Morto | 9-an de oktobro 1979 (62-jaraĝa) en Kabulo | ||||
| Mortis pro | vola murdo | ||||
| Mortis per | asfiksio | ||||
| Tombo | Kabulo | ||||
| Lingvoj | paŝtuna vd | ||||
| Ŝtataneco | Afganio | ||||
| Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato Universitato de Oksfordo | ||||
| Partio | Popola Demokratia Partio de Afganio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Jan Mohammad Taraki | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto verkisto poeto ĵurnalisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nur Muhammad Taraki (n. 1917; mortis en oktobro de 1979) estis afgana ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis kunfondinto de la Demokrata popola partio de Afganio kaj apartenis post ties splitiĝo en 1967 al la pli radikala branĉo Khalq, prononco [Ĥalk], de la partio.
Kiam Mohammed Daud Khan [Daud Ĥan] estis per puĉo forigita en 1978, Taraki iĝis prezidanto de Revolucia konsilio kaj ĉefministro. Lia kunbatalanto Hafizullah Amin devigis lin retiriĝi en septembro de 1979. Oni plej verŝajne murdis lin en oktobro, sed la gazeto Kabul Times kaj aliaj afganiaj gazetoj informis pri lia morto je malsano.

