Nur amikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nur amikoj
Monumento de Pawlak kaj Kargul en Toruń (2007)
Monumento de Pawlak kaj Kargul en Toruń (2007)
filmo
Originala titolo Sami swoi
Produktadlando  Pollando
Originala lingvo pola lingvo
Kina aperdato 15-a de septembro 1967
Daŭro 78 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado Stefan Matyjaszkiewicz
Reĝisoro(j) Sylwester Chęciński
Produktisto(j) Zespół Filmowy Iluzjon
Scenaro Andrzej Mularczyk
Muziko de Wojciech Kilar
Ĉefrolantoj Wacław Kowalski, Władysław Hańcza, Zdzisław Karczewski, Eliasz Oparek-Kuziemski, Ilona Kuśmierska, Jerzy Janeczek, Maria Zbyszewska, Aleksander Fogiel, Kazimierz Talarczyk, Witold Pyrkosz
Produktinta firmao Wroclaw Feature Film Studio
IMDb
vdr

Nur amikoj (pole Sami swoi, laŭvorte "niaj propraj") estas pola komedio reĝisorita de Sylwester Chęciński en 1967, la unua parto de filmtrilogio kun la kultaj filmpersonoj Pavlak kaj Kargul. La personoj malamas sin reciproke, sed estas kunigitaj per sia deveno: ili kune kun siaj familioj alvenis al la ĝis tiam germanlingva Silezio, parto de la laŭ polaj naciistoj nomataj "Regajnitaj Teritorioj" el la polaj Orientaj Limregionoj. Specifa limregiona dialekto de la pola estas grava komedia ero de la filmo. La komedio estis filmita en du ejoj (vere en Silezio): en la vilaĝo Dobrzykowice (germane Wüstendorf) kaj la urbo Lubomierz (germane Liebenthal). En epoko, kiam la komunisma cenzuro tre atentis ne filme fokusigi temojn kiuj povus esti interpretataj kiel kritiko al Sovetunio, la ĝenro de filma komedio estis ebleco preteriri la cenzuron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]