Lubomierz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lubomierz
germane: Liebenthal

Blazono

Blazono
Lubomierz rynek.jpg
Genitivo de la nomo Lubomierza
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 51° 1′ N, 15° 31′ O51.01277777777815.510833333333Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 31′ O
Alto super la marnivelo 290-310 m
Areo 8,06 km²
Loĝantaro 1812 (en 2004)
Loĝdenso 224,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 75
Aŭtokodo DLW
TERYT 5020112024
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Wolności 1
Poŝtkodo de estraro 59-623
Telefono de estraro 75 783-31-51
Fakso de estraro 75 783-31-67
Komunuma retejo http://www.lubomierz.pl
Information icon.svg
vdr

Lubomierz (esperante: Lubomjeĵo; germane: Liebenthal ĝis 1945, en la jaroj 1945–47 ĝi nomiĝis Miłosna) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Lubomierz en distrikto Lwówecki.
Lubomierz estas pitoreske lokita urbeto en malaltebenaĵo inter Izerskie Montetaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bazara setlejo troviĝis ĉi tie jam probable en la 12-a jarcento kaj estis kunligita kun lokiĝo ĉe vojo de Prago ĝis Zgorzelec. En la jaro 1251 la vilaĝo estis lokita laŭ magdeburga juro. En 1278 ekestis ina monaĥejo de Benediktanoj. Ĝi ekstaris danke al Judita von Lybintal, vidvino post kavaliro, kiu ricevis de silezia princo Henryk la 1-a Jaworski permeson al konstruado de la monaĥejo kaj venigi la monaĥinojn. La monaĥinoj tuj estiĝis tre gravaj kaj influaj. Ili havis rajton por decidi pri membroj de urba konsilantaro kaj ankaŭ ricevadis impostojn. Lubomierz estis propraĵo de monaĥinoj ĝis 1810. En 1291 silezia princo Bolko la 1-a Świdnicki donis al setlejo urborajton. La princo donis al la urbo privilegiojn, inter alie permesis por produktado kaj vendado de bakaĵoj, viando, ŝuistaj elfaraĵoj, produktado de vino kaj biero, vendado de salo kaj funkciado de ŝvitbanejo. La princo ordonis konstrui remparon kaj donis rajton por organizi ĉiujaran kermeson en tago la 15-a de aŭgusto, kiu kaŭzis, ke urbo kaj monaĥejo atingis rimarkeblajn enspezojn. Disvolvo de la urbo bremsis oftaj incendioj (1329, 1344, 1359, 1395, 1400), pestoj (1307, 1312, 1418, 1613) kaj inundo (1342). En la jaro 1408 la urbajn privilegiojn konfirmis ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a. La urbo kaj la monaĥejo estis ruinigitaj kaj rabitaj de husanoj en 1426. Pro senĉesa milita minaco de 1481 jaro en Lubomierz funkciis Pafada Korporacio. En 1527 la urbo ricevis de reĝo Ferdinando la 1-a konfirmon de ĝis nunaj privilegioj. En la duono de la 16-a jarcento sekvis tempo de prospero. Oni komencis ekspedi transportojn de lana ŝpinaĵo ĝis Hamburgo kaj organizi la plej grandaj, krome tiuj en Lwówek Śląski kaj en Jelenia Góra, bazaroj de ŝpinaĵo en ĉi tiu parto de Silezio. Ĉefa loko de la komerco estis urboplaco.
Urba lernejo ekestis ĉi tie nur en 1544. El Lubomierz devenis la plej eminentaj tipografoj de Krakovo: Hieronimo Wietor, Marko Scharfenberg kaj liaj filoj Nikolao kaj Stanislao. Tridekjara milito kaŭzis multajn detruojn, kiuj estis malfacile nuligitaj post dekjaroj. En la urbo komencis disvolvi teksa metio. Lubomierz prosperis, ĝis kiam en plej grandaj urboj komencis disvolvi manufakturoj de kotono kaj teksa industrio. Post la granda incendio en 1802 komencis malrapida malriĉigo de la urbo. Sekvis sekularigo de la ina monaĥejo en 1810. La urbo pli kaj pli ekhavis agrikulturan karakteron. En la urbeto sekvis stagno, kiun eĉ ne interrompis konstruo de fervoja vojo en 1885.
Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis la jaro 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945 jaro, post la dua mondmilito.
Lubomierz estas arkitektura perlo de Malsupra Silezio. Ĝi ne estis ruinigita pro la dua mondmilito kaj ĝi konservis urbocentran formon de mezepoka bazara setlejo. Pitoresko de la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kaŭzis, ke ĉi tie oni filmis multe da filmoj. De 1997 ĉiujare en duono de aŭgusto ĉi tie estas organizita Tutpollanda Festivalo de Komediaj Filmoj, al kiu alvenas multe da polaj eminentaj aktoroj, reĝisoroj kaj miloj da turistoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥeja komplekso kun la preĝejo patronata de “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kaj de Sankta Maternus”[redakti | redakti fonton]



Baroka monaĥeja komplekso en Lubomierz konsistas el: eksa ina monaĥejo de Benediktanoj, paroĥa preĝejo patronata de “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kaj de Sankta Maternus ” kaj parokestrejo. Ĝi apartenas al plej valoraj ekleziaj antikvaĵoj de tuta Silezio.
La monaĥejo estis fondita danke al Jutta von Liebenthal en 1278. Ĝis hodiaŭ restis gotikaj fragmentoj el la 14-a jarcento kaj la 15-a jarcento en norda kaj okcidenta parto. La monaĥeja konstruaĵo lokiĝis ĉirkaŭ eksa monaĥeja korto kaj ena korto. Al la plej interesindaj ĉambregoj apartenas: kapitulejo, refektorio kaj aŭdienca ĉambrego. La monaĥejo estis sekularigata en 1810.
La plej valora ero de la komplekso estas baroka preĝejo, kiu estis konstruita fine de la 17-a jarcento en loko de pli maljuna preĝejo el ĉirkaŭ duono de la 15-a jarcento. En jaroj 172730 ĝi estis alikonstruita laŭ direkto majstro de konstruado J.J. Scheerhofer el Legnica. La ekstero kaj eno de la preĝejo karakterizas de tre baroka pompo. Ene oni povas ekvidi: ĉefan altaron el 1775, multajn flankajn altarojn el 173036 predikejon kovritan de baldakeno el 1765, polikromioj sur plafono kaj aliaj belaj elementoj. La preĝejo havas aron da artaj verkoj, kiel krucifiksoj, relikvujoj, liturgiaj roboj kun la plej malnova ornato el 1668.
Baroka kosntruaĵo de parokestrejo estis konstruita en 1689 danke al abatino Katarina Heintze. Unue estis destinita al kapelanoj. Ĝis hodiaŭ restis originala enireja portalo, volboj de kelo kaj de teretaĝaj ejoj.

Urboplaco[redakti | redakti fonton]



Arkitektura komplekso de la urboplaco estas unu el pli valoraj en Silezio. Ĝia longigita formo estas specifa por pli malnovaj bazaraj setlejoj de mezepoko. Ĝi evoluis pro lokiĝo ĉe vojo LubańJelenia Góra. La unua priskribo pri urbodomo devenas el 1349, kaj ĝi estis detruita de husanoj. La urbodomo, kiu troviĝas en la urboplaco ekstaris en 1449. Poste estis kelkfoje alikonstruita. En korno de brikdomo, kiu kunigas kun urbodomo pere de arkoj troviĝas mezepoka, ŝtona pilorio.
Antikvaj brikdomoj de la urboplaco devenas el la 16-a – la 18-a jarcento kaj la plej interesindaj estas brikdomo de bakisto kaj brikdomo de ŝtofistoj.
Antaŭ la enirejo al la urbodomo troviĝas baroka komplekso de skulptaĵoj. Grejsa statuo de Dipatrino staras sur alta korinta kolono kaj estas ĉirkaŭita de kvarlatera balustrado. En anguloj de kvarlatero staras statuoj de sanktuloj, kiuj gardas urbanoj de pesto. La kolono estis fondita de familio Tanner en komenco de la 18-a jarcento. Ĝi estis starigita memore al pesto el 1613, pro kiu mortis 989 de urbanoj.

Preĝejo patronata de “Sankta Kruco”[redakti | redakti fonton]



Konstruado de la preĝejo patronata de “Sankta Kruco” estas kunligita kun mirakla trovo de ora kruco per filino de tiama urbestro. La unua priskribo pri la preĝejo devenas el 1666, kaj hodiaŭa konstruaĵo devenas el la jaro 1805. Ene troviĝas interesinda ligna skulptaĵo de Madono el la 15-a jarcento.

Preĝejo patronata de “Sankta Anna”[redakti | redakti fonton]



La unua priskribo pri la preĝejo de “Sankta Anna” devenas el la jaro 1523. La nuna konstruaĵo tio estas granda tombeja kapelo, kiu devenas el 1707, radikale alikonstruita en 1833. Longigita, trinava eno kun altaj fenestroj havas barokan garnon el la 18-a jarcento. En la ĉepreĝeja tombejo troviĝas klasikisma grandioza tomba kapelo. En la kapelo estas entombigita Christian Jakub Salice Contessa (1767-1825), poeto el Jelenia Góra, kiu akiris monaĥejan havaĵon post sekularigo.

Remparoj[redakti | redakti fonton]

La unua remparo ekstaris dum regado de princo Bolko la 1-a en duono de la 13-a jarcento. Ĝi kunmetis el du zonoj. La unua zono gardis monaĥejon kaj dua la urbon. En la 14-a jarcento estis tri pordegoj, kiuj gardis enirejon. En 1527 ekstaris Meza Pordego nomata ankaŭ Monaĥeja Pordego. Pro malkonstruoj en la jaroj 182535 la turoj kaj plimulto da remparaj muroj malestis. Ĝis hodiaŭ restis nur malmulta parto de la remparo ĉe eksa monaĥejo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]