Saltu al enhavo

Nutraĵa sendanĝereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona registara laboratorio kontrolas, ĉu fiŝaĵo enhavas mikrobojn.

Nutraĵa sendanĝereco estas la apliko de scienco al la traktado, preparado, kaj konservado de nutraĵoj por preventi manĝoportatan malsanon. Ĝi inkludas diversajn procedojn, kiuj devas esti efektivigataj por eviti eventualajn sanriskojn. Ĝi havas komunajn aspektojn kun nutraĵa defendo. La du strategiaj kampoj de nutraĵa sendanĝereco estas danĝeroj enlaseblaj inter produktado kaj vendado kaj enlaseblaj inter vendado kaj konsumado. Praktikoj por la sendanĝereco de la bien-al-vendeja etapo[1] estas nutraĵaj etikedoj, nutraĵprodukta higieno, kontrolado de nutraĵaj aldonaĵoj kaj pesticidaj restaĵoj, politikoj pri biotekniko en nutraĵo, reguloj pri inspektado de importaĵoj kaj eksportaĵoj, kaj kvalit-atestaj sistemoj. En konsideroj pri la vendej-al-konsuma etapo, oni kutime supozas, ke danĝeroj ne estos enlasataj en la vendejo, kaj la celo de zorgo estas sendanĝeraj liverado al la konsumonto kaj preparado. Nutraĵa sendanĝereco havas fortan rilaton kun nutrado kaj nutra sekureco.[2]

Nutraĵo povas porti patogenojnparazitojn, kiuj rezultigos malsanon aŭ morton de la konsuminto, kaj esti favora medio por ilia kresko kaj reproduktiĝo. Patogenoj povas esti bakterioj, virusoj, protistoj, aŭ fungoj. Laŭ la plej vasta esploro pri la sanŝarĝo de manĝoportataj malsanoj, kondukita de la Epidemiologia Referenca Grupo pri Manĝoportataj Malsanoj de MOS, la 31 studitaj nutraĵaj danĝeroj okazigis al la homaro 420 mil mortojn kaj ŝarĝon de 33 milionoj da kapablokorektitaj vivjaroj en 2010.[3] La normoj pri preparado de nutraĵoj estas postulemaj en riĉaj landoj, sed malpli multaj kaj malpli rigore aplikataj en evolulandoj. La haveblo de sendanĝera trinkakvo estas gravega por malhelpi la transiradon de infektoj.[4] Teorie, manĝoportata malsano[5] estas 100%-e preventebla. Praktike la nombro da homoj rolantaj en la livervojo[6] kaj da manieroj, en kiuj patogenoj atingas nutraĵon, malebligas kompletan preventon.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Food Safety Definition & Why is Food Safety Important (angle). Alirita 2022-11-16.
  2. Food safety (angle). Alirita 2022-11-01.
  3. (2015) “World Health Organization Global Estimates and Regional Comparisons of the Burden of Foodborne Disease in 2010.”, PLOS Med 12 (12), p. e1001923. doi:10.1371/journal.pmed.1001923. 
  4. . Appraisal and Assessment of World Water Resources. Water International, p. 11–32. International Water Resources Association (2000).
  5. Food poisoning – Symptoms and causes (angle). Alirita 2022-11-16.
  6. Supply Chain (en-US). Alirita 2022-11-16.
  7. Bacterial Pathogens, Viruses, and Foodborne Illness. USDA. Arkivita el la originalo je 7-a de septembro 2023.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]