Nutristin-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nutristin-arbo en pseŭdocuga arbaro.

Nutristin-arbo estas pli granda, pli rapidkreskanta arbo, kiu protektas pli malgrandan, pli malrapidkreskantan arbon aŭ planton. La nutristin-arbo povas provizi ombron, kontraŭ-ventan ŝirmon, protekton kontraŭ bestoj kiuj povus nutriĝi per la pli malgranda planto.

Ekzemple, ordinara piceo (Picea abies) kaj lariko (Larix) povas funkcii kiel nutristino por angiospermoj. En Sonora-Dezerto, la fabacaj arboj Parkinsonia, Olneya tesota kaj velura prozopo servas kiel nutristin-arboj por junaj saguaro-kaktoj. Kiam la saguaro kreskas kaj estiĝas pli adaptita al dezerta suno, la pli maljuna arbo povas ekmorti, postlasante la saguaron sole. Fakte, kiam la saguaro pligrandiĝas ĝi povas konkurenci kun sia nutriĝin-arbo, rapidigante ĝian morton. Konsekvence, junaj saguaroj ofte videblas apud arboj, sed maljunaj saguaroj ne[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vandermeer, John 1980 : Saguaros and Nurse Trees: A New Hypothesis to Account for Population Fluctuations. The Southwestern Naturalist, Vol. 25, No. 3 (Nov. 14, 1980), pp. 357-360. doi:10.2307/3670691 angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]