Nyiragongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nyiragongo (Njiragongo)
la vulkana monto Nyiragongo dum marto 2004
vulkanostratovulkano
Alteco 3 470 m
Situo Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa)
Montaro Virunga Montaro
Geografia situo 1° 31′ S, 29° 15′ O (mapo)-1.522222222222229.25Koordinatoj: 1° 31′ S, 29° 15′ O (mapo) f4
Nyiragongo (Njiragongo) (Demokratia Respubliko Kongo)
Nyiragongo (Njiragongo) (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Nyiragongo (Njiragongo)
Nyiragongo (Njiragongo)
Situo de Nyiragongo (Njiragongo)
Map
Nyiragongo (Njiragongo)
Laste erupciis 2009 (daŭranta)
vdr

La 3.470 metrojn alta vulkano Nyiragongo (Njiragongo) estas unu el ok vulkanoj en la Virunga Montaro. Ili situas ĉe la Granda Rifta Valo, kiu dividas la plejan orienton de Afriko de la cetero de la kontinento. La monto situas norde de la urbo Goma en la afrika ŝtato Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) proksime de la limo al Ruando. La Nyiragongo nur foras 13 kilometrojn de la najbara vulkano Nyamuragira, kiu lastfoje erupciis en 2006.

Jam en 1977 erupcio Nyiragongo mortigis 2000 homojn. La 17-an de januaro 2002 la vulkano denove erupciis. Rivero da lafo tiam detruis plurajn vilaĝojn kaj fine fluis tra la urbo Goma en la lagon Kivu. Goma tiutempe havis pli-malpli 250.000 loĝantojn. 147 homoj mortis, proksimume 500.000 homoj devis esti translokigitaj, kaj fine pli-malpli 170.000 restis sen hejmo. Nuntempe en la unu kilometron larĝa kratero de la vulkano spekteblas lago el lafo. Tiu lafa lago estas la plej granda de la tero. Ĝi situas proksimume 600 metrojn sub la supra rando de la kratero.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj