O Uraguai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O Uraguai
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Basílio da Gama
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Ĝenro epopeo
vdr

O Uraguai estas brazila fuŝa epopeo verkita en 1769 de Basílio da Gama. La neoklasika skolo literatura de la 18-a jarcento igis kelkajn aŭtorojn provi la verkadon de epopeoj. Sed, en tiu tempo, kiam la raciismo, la klerismo kaj la burĝaj mondkonceptoj triumfis, la milita heroismo estas tute ekster modo. La epopeo reaperis nur kiel mensogo.

O Uraguai havas malnoblan temon: la detruo de jezuitaj misioj en Paragvajo per puna ekspedicio gvidita de Gomes Freire de Andrade en 1756. La malriĉeco de la temo igis Basílio da Gama anstastaŭigi la tradician portugallingvan epopean formon per nova strukturo, sen rimojstrofoj. La intrigo estas nur la priskribo de kelkaj sengloraj bataloj.

La nura interesa parto estas la flanka amhistorio de Lindóia kaj Cacambo kaj la morto de Lindóia estas la plej konata parto de la poemo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.