Observatorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Observatorioscienca observejo estas loko kun instalaĵoj por observi terajn aŭ astronomiajn fenomenojn. Ekzemple Astronomio, klimatologio, geologio, meteologio kaj vulkanologio estas sciencfakoj kun observatorioj. Historie, la plej simplaj observatorioj havis nur sekstanton (por mezuri angulan distancon inter steloj) aŭ estis kiel Stonehenge, kies ŝtonegoj estas starigitaj laŭ direktitoj de konataj astronomiaj fenomenoj. Modernaj astroobservejoj tipe havas fiksitajn teleskopojn sub malfermebla kupolo. Astronomiaj observiloj povas esti ne nur optikaj teleskopoj, por videbla lumo, sed ankaŭ detektiloj por aliaj tipoj de elektromagneta radiado. Nuntempe tiaj observatorioj troviĝas ankaŭ ekster la Tero, en kosmaj veturiloj.

Komence de la 1940-aj jaroj, radioteleskopoj estis konstruita kaj ekdetektis fontojn de radiondoj en la universo.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

france Grandaj observatorioj en la mondo