Observatorio Calvin–Rehoboth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Calvin–Rehoboth
steloobservatorio
Komenco 2004 vd
Geografia situo 35° 31′ 32″ N, 108° 39′ 23″ U (mapo)35.525435-108.65646Koordinatoj: 35° 31′ 32″ N, 108° 39′ 23″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Rehoboth
Observatorio Calvin–Rehoboth (Usono)
Observatorio Calvin–Rehoboth (Usono)
DEC
Observatorio Calvin–Rehoboth
Observatorio Calvin–Rehoboth
Map
Observatorio Calvin–Rehoboth
vdr

La Robota Observatorio Calvin–Rehoboth estas astronomia observatorio en Usono, disvolvita inter la Kolegio Calvin en Grand Rapids (Miĉigano) kaj la Kristana Lernejo de Rehoboth en Rehoboth (Nov-Meksiko). Ĝi konsistiĝas el du samaj teleskopoj, po unu en ĉiu kampuso. Studentoj de ambaǔ lernejoj uzas la teleskopojn kiel parto de siaj lernadoj. La komuna observatorio komencis funcii en 2004 kaj ĝia MPC kodo estas G98.[1]

Ĉar la meteologiaj kondiĉoj de Miĉigano malfavoras la vidan observadon, la komuna observatorio permesas, ke la studentoj de Calvin defore uzas la teleskopon de Rehoboth post esti ekzerciĝintaj per la lokala teleskopo.[2]

La observatorio estis uzita por malkovri plurajn malgrandajn planedojn, inklude 145475 Rehoboth, nomita laǔ la Lernejo de Rehoboth kaj 134244 De Young nomita en honoro de Mike De Young, iama scienca instruisto ĉe la Lernejo de Rehoboth. Ambaǔ esti malkovritaj de Lawrence A. Molnar.

Malkovrita asteroidoj[redakti | redakti fonton]

La malkovro de pli ol cento da asteroidoj estis senpere kreditita de Minor Planet Center al la Observatorio Calvin–Rehoboth sub nomo de Calvin CollegePrairie School.[3]

  Asteroidoj malkovritaj : 101, el kiuj :
152233 Van Till 25-a de septembro 2005
167875 Kromminga 2-a de marto 2005
188847 Rhipeus 23-a de marto 2006
210425 Imogene 10-a de januaro 2008
243320 Jackuipers 24-a de septembro 2008
375005 Newsome 26-a de marto 2007

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calvin–Rehoboth Observatory en la angla Vikipedio.