Observatorio Kleť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Kleť
ĉeĥe: Hvězdárna Kleť
observatorio
Observatorio Kleť
Oficiala nomo: Hvězdárna Kleť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Historia regiono Bohemio
Montaro Blanský les
Situo Observatorio Kleť
 - alteco 1 070 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 49″ N 14° 17′ 04″ O / 48.86361 °N, 14.28444 °O / 48.86361; 14.28444 (mapo)
Konstruado 1957
Vizito marto - aŭgusto
novembro
Plej facila aliro el Kleť
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Teleskopo 0,57m (f/5,2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kleť Observatory
Retpaĝo: www.klet.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý apud la teleskopo KLENOT

Observatorio Kleť (ĉeĥe Hvězdárna Kleť) estas astronomia observatorio en Ĉeĥio (Sudbohemia regiono), je altitudo de 1070 metroj, nord-oriente de la kulmino de la Kleť, ĉirkaŭ je 20 km sud-okcidente de la urbo České Budějovice.

Ĝi estis konstruita en 1957 kaj dependas de la ĉeha Planetario kaj Observatorio de České Budějovice. Ĝi ĉefe laboras sur la projekto KLENOT (anglismo por KLEť Observatory Near Earth and Other unusual objects observations Team and Telescope, kiun oni povus traduki per: KLEť observado de Nekutimaj Objekoj kaj Terrenkontaj asteroidoj).

La ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos estis direktoro de la observatorio inter 1966 kaj 1991 kaj elde tie malkovris la asteroidon 2199 Kleť, kies nomo honoras la observatorion kaj la monton, sur kiu ĝi staras.

Nune laboras en la Observatorio Kleť la geedzoj geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Du ĉefaj teleskopoj:

  • teleskopo de 0,57 m de diametro (de 1993)
  • teleskopo KLENOT de 1,06 m de diametro (de 2002).

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Multenombraj asteroidoj estis malkovritaj elde la Observatorio Kleť. Minor Planet Center atribuas al la observatorio mem 331 malkovrojn kaj 21 al la teleskopo KLENOT.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ĉeĥe/angle/germane oficiala paĝaro de la observatorio