Observatorio Oak Ridge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Oak Ridge
steloobservatorio
Geografia situo 42° 30′ 18″ N, 71° 33′ 30″ U (mapo)42.505-71.5583Koordinatoj: 42° 30′ 18″ N, 71° 33′ 30″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Masaĉusetso
Observatorio Oak Ridge (Masaĉuseco)
Observatorio Oak Ridge (Masaĉuseco)
DEC
Observatorio Oak Ridge
Observatorio Oak Ridge
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Map
Observatorio Oak Ridge
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Observatorio Oak Ridge (angle Oak Ridge Observatory), ankaŭ konata sub la nomo de George R. Agassiz Station estas astronoma observatorio de Usono, dependanta de la Harvard-Smithsonian Center for Astrophysics, fako de la Smithsonian Astrophysical Observatory (SAO).

Ĝi estis establita en 1933 en Harvard (Masaĉuseco)[1] (42 Pinacle Road, 42° 30′ 18″ Nordo 71° 33′ 30″ Okcidento / 42.50500 °N, 71.55833 °U / 42.50500; -71.55833 (mapo)). Ĝia MPC kodo estas 801[2].

Dum ĝia 40 unuaj jaroj, ĝi utilis ĉefe por la serĉo de la asteroidoj. Ekde la 1980-aj jaroj, oni tie uzis aparatojn celantajn mezuri la lumon de steloj dum longaj daŭroj, en la kadro de la seĉo de ekstersunsistemaj planedoj. Pluraj el tiaj planedoj estis malkovritaj en Oak Ridge.

Ĝis kiam granda parto de ĝiaj aktivecoj ĉesis en 2005, ĝi loĝigis plej grandan teleskopon oriente de Teksaso, kun spegulo de 61 coloj (155 cm) de diametro. Estis ankaŭ direktebla radioteleskopo uzita en la "Projekto BETA", serĉo de ekstertera inteligento, kaj teleskopo Cassegrain de 16 coloj (41 cm), nun in la Publika Observatorio de la National Air and Space Museum[3]

La projekto "Optical SETI", de Universitato Harvard daŭras ĉe ĉi-tiu ejo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]