Observatorio de Monto Lemmon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Monto Lemmon
Observatorio
(140) Mountlemmonobservatory.JPG
La teleskopoj ĉe la supro de la Monto Lemmon
Oficiala nomo: Mount Lemmon Observatory
Kromnomo: MLO
Lando Usono Usono
Municipo Summerhaven
Supermara alteco 2 791 m s. m.
Koordinatoj 32° 26′ 31″ N 110° 47′ 20″ U / 32.44194 °N, 110.78889 °U / 32.44194; -110.78889 (mapo)
Estiĝo 1954
Posedanto Observatorio Steward
Situo de la observatorio en Usono
ButtonRed.svg
Situo de la observatorio en Usono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mount Lemmon Observatory
Retpaĝo: https://cass.ucsd.edu/archive/mlof.html

La Observatorio de Monto Lemmon (MLO) estas astronomia observatorio ĉe la supro de la Monto Lemmon, kulmino de la Montaro Santa Catalina en Arizono, (Usono) ĉirkaǔ 28 km nord-oriente de Tucson. Ĝi estas konata ankaǔ kiel Infraruĝa Observatorio de Monto Lemmon (Mount Lemmon Infrared Observatory).

Ĝi estas administrata de la Observatorio Steward de la Universitato de Arizono. Ĝia MPC kodo estas G84.[1] Ĝi troviĝas en la nacia arbaro de Coronado kaj havas specialan permeson de la Usona Arbara Agentejo. Estas tie pluraj aliaj sendependaj teleskopoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La situejo estis komence disvolvita en 1954 kiel Mount Lemmon Air Force Station, radara instalaĵo de la tiama Aerospace Defense Command. Transdonita al la Observatorio Steward en 1970, ĝi estis transformita en infraruĝa observatorio. Ĝis 2003, radara turo operacata de Fortikaĵo Huachuca estis uzita por sekvi la raketajn lanĉojn de la Misila Areo de White Sands en Nov-Meksiko kaj de la Aerarmea Bazo de Vandenberg en Kalifornio.

Teleskopoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. La Teleskopo Steward Observatory de 60 coloj de Monto Lemmon, el la paĝaro de la Observatorio Steward (angle)
  3. Teleskopoj de UMN, el la paĝaro de la Infrared instrumentation and research laboratory at the Minnesota Institute for Astrophysics Arkivigite je 2020-01-30 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  4. « University of Minnesota, Minneapolis, Minnesota. Observatory report vol. 7,‎ 1975, p. 150 (Bibcode 1975BAAS....7..150N) (angle)
  5. La Observa Instalaĵo de Monto Lemmon, el la paĝaro de University of California, San Diego Center for Astrophysics & Space Sciences (angle)
  6. Disvolo de sistemo de Robota Teleskopo de 1 m de Wonyong Han, Peter Mack, Chung-Uk Lee, Jang-Hyun Park, Ho Jin, Seung-Lee Kim, Ho-Il Kim, In-Soo Yuk, Woo-Baik Lee kaj Matthew Bradstreet, el "Publikaĵoj de la Astronomia Societo de Japanio", Vol 57, n° 5, 25-a de Oktobro 2005 (angle)
  7. Plej Granda Nur-Publika Teleskopo de Arizono Nun ĉe SkyCenter de UA, el la paĝaro de la Universitato de Arizono (angle)
  8. La Teleskopo Jamieson prilumos la infraruĝan universon por la amatoraj astronomoj, el la paĝaro de la Universitato de Arizono (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoire du mont Lemmon en la franca Vikipedio.