Saltu al enhavo

Obstino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obstin(ec)o (latine obstinatus, komp. la franca s`obstiner) estas la karaktero, maniero, agado de homo tro firma, neŝanĝema, necedema: firme resti ĉe la propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiuj kontraŭaj admonoj.

Ekzemplaj fraz(er)oj el PIV pri la vortuzo estas:

esti obstina kiel kapro, mulo, azeno
se homo puninda restos obstina, li pereos
ŝia menso fariĝis pli kaj pli obstina
dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj "La Espero", Zamenhof

Ekzistas proverboj pri obstino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Obstina kiel kapro. 
  • Citaĵo
     Stariĝi obstine. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-06-13 .