Ogden Nash

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ogden Nash
Persona informo
Naskonomo Frederic Ogden Nash
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1902 (1902-08-19)
en Nov-Jorkio
Morto 19-an de majo 1971 (1971-05-19) (68-jara)
en Baltimore
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo poeto • verkisto • scenaristo
Verkoj Speak Low
Information icon.svg
vdr

Frederic Ogden NASH — oni neniam uzas lian unuan nomon — naskiĝis je la 19-a de aŭgusto, 1902, kaj mortis je la 19-a de majo, 1971. Li estis usona poeto konata pro verkado de rimplenaj, spritaj, leĝeraj versaĵoj. Liaj rimoj ofte estis tre nekutimaj, eĉ absurdetaj. Li verkis plejparte mallongajn poemojn, sed ankaŭ pli longajn (kaj eĉ kunlaboris pri muzikalo One Touch of Venus, verkante la kantolirikojn por libreto de S. J. Perelman laŭ muziko de Kurt Weill).