Ojos-Albos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ojos-Albos
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 05193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 4° 31′ U (mapo)40.706666666667-4.5163888888889Koordinatoj: 40° 42′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 226 m [+]
Areo 43 km² (4 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ojos-Albos (Provinco Avilo)
Ojos-Albos (Provinco Avilo)
DEC
Ojos-Albos
Ojos-Albos
Situo de Ojos-Albos
Ojos-Albos (Hispanio)
Ojos-Albos (Hispanio)
DEC
Ojos-Albos
Ojos-Albos
Situo de Ojos-Albos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ojos-Albos [+]
vdr

Ojos-Albos [Oĥos-ALbos] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Ojos-Albos estas komprenebla kiel Blankaj Okuloj; apuda montaro samnomas.

Ojos-Albos en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Ojos-Albos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 82 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 17 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Tolbaños, Santa María del Cubillo, Mediana de Voltoya kaj Ávila. Tra la teritorio fluas la rivero Voltoya, kiu faras limon kun apudaj municipoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de prahistoria loĝado, nome rokpentraĵo en Peña Mingubela, malkovrita en 1974, je 1340 metroj super marnivelo kaj unu el du prahistoriaj kuŝejoj en la provinco Avilo (alia estas Risco de las Zorreras en Sierra de Gredos). Simbola bildo tiukadre aperas en la blazono ruĝe super verda fono. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Restis renesanca palaco en la komenco de la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]