Okcidentgermana Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Okcidentgermana Revuo estas Esperanto-periodaĵo kiu aperis ekde la jaro 1961 ĝis 1968. Kiel lasta ero aperis la numero 8/1968.

Eldonejo kaj presejo estis la "Limburger Vereinsdruckerei" en Limburg (Lahn). Redaktoroj estis Joseph Ferdinand Berger (1961–1964), Joseph Janoschka (1965–1967) kaj Ulrich Lins (1968).

Ĝi enhavis kontribuojn kaj informojn pri politiko, kulturo kaj scienco en la Federacia Respubliko Germanujo, krome pri Esperanto-kulturo kaj -movado.

Ĉiu membro de Germana Esperanto-Asocio ricevis ĝin senkoste, do la pagita membrokotizo por GEA inkluzivis ricevon de la revuo.[1][2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Okcidentgermana Revuo, n-ro 4, julio, aŭgusto 1961, Redakcio: Jos. F. Berger, eldonejo kaj presejo: Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn.
  2. Okcidentgermana Revuo, n-ro 3, majo, junio 1965, redakcio: Joseph Janoschka, eldonejo kaj presejo: Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn.
  3. Okcidentgermana Revuo, n-ro 5, septembro, oktobro 1968, redakcio: Ulrich Lins, eldonejo kaj presejo: Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]