Oldman (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldman
en suda Alberto
rivero
Bazaj informoj
Longeco 362 km
Akvokolekta areo 26 700 km²
Averaĝa trafluo 95 m³/s
Fluo
Enfluejo Bow ĉe
Grassy Lake
- Alteco 701 m
Geografio
Alfluantoj vidu tekston
Rivero en Alberto
vdr

La Rivero Oldman estas rivero en la suda Alberto. Ĝi fluas de okcidento al oriento de la Rok-Montaro tra Fort Macleod, Lethbridge, kaj Taber ĝis Grassy Lake, kie ĝi kuniĝas kun la rivero Bow por formi la Sud-Saskaĉevanan Riveron.

La Oldman havas longecon de 362 km kaj akvokolektan areon de 26.700 km². Ĝia meznombra trafluo estas 95 m³/s.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1990 la registaro de Alberto provis digi la Oldman, kio (inter alie) estus inundinta pejganan/Blackfoot tombejon. La Blackfoot, gviditaj de Milton Born With A Tooth, responde mem deflankigis la riveron, kio sekvigis armitan plenhalton[2]. Fine oni konstruis la digon tie kie la riversistemoj de la Oldman, Crowsnest, and Castle kuniĝas.

La indiĝenulaj rezervejoj Peigan Timber Limit B kaj IR 145 Peigan de la Nacio Piikani (Pejgana) kaj rezervejo IR 148 Blood de la Nacio Kainai (angle: Blood) troviĝas borde de la Oldman.

Alfluoj[redakti | redakti fonton]


Situo de la Oldman en Alberto

De sia fonto ĝis la buŝo, la Oldman ricevas akvon de:

  • Rivero Livingstone (Livingstone River)
  • Rivero Crowsnest (Crowsnest River)
  • Rivero Castle (Castle River)
  • Rivereto Pincher (Pincher Creek)
  • Rivereto Beaver (Beaver Creek)
  • Rivereto Willow (Willow Creek)
  • Rivero Belly (Belly River)
  • Rivero St. Mary (St. Mary River)
    • Rivereto Lee (Lee Creek)
  • Rivero Malgranda Bow (Little Bow River)

Naturo[redakti | redakti fonton]

La fonto de la Oldman troviĝas en Natur-regiono Beehive[3], regiono de montara tundro kaj arbaroj de malnova piceo kaj abio. Poste ĝi trafluas Sovaĝejan Parkon Bob Creek[4] kaj Heredaĵan Ranĉlandon Black Creek[5]. Akvobaraĵo Oldman kaj Rivero Oldman estas aliaj Provincaj Distroterenoj kreitaj laŭ la rivero.

Fiŝoj[redakti | redakti fonton]

En la Oldman vivas diversaj fiŝ-specioj, inter ili la ĉielarka truto, truto cutthroat, truto bull, bruna truto, hibridaj trut-specioj (hibridaĵo de trutoj ĉielarka kaj cutthroat), rok-montara blankfiŝo, ezoko, ezoka perko, sturgo, katostomido, kaj fokseno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlas of Canada Arkivigite je 2006-05-20 per la retarkivo Wayback Machine - Riveroj en Kanado
  2. Universitato de Lethbridge Arkivigite je 2013-09-24 per la retarkivo Wayback Machine - La digo ĉe rivero Oldman
  3. Alberta Community Development Arkivigite je 2004-08-13 per la retarkivo Wayback Machine - Natur-regiono Beehive
  4. Alberta Community Development Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine - Sovaĝejan Parkon Bob Creek
  5. Alberta Community Deveopment Arkivigite je 2004-08-13 per la retarkivo Wayback Machine - Heredaĵa Ranĉlando Black Creek

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]