Olga Hepnarová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Olga Hepnarová
Olga Hepnarová
Olga Hepnarová
Naskiĝo 30-an de junio 1951
Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Morto 12-an de marto 1975
Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Kaŭzo intenca mortigo de ok homoj per aŭtomobilo sur tramhaltejo
Puno mortpuno
Stato morta
v  d  r
Information icon.svg

Olga Hepnarová (30-an de junio 1951, Prago - 12-an de marto 1975, Prago) estis virino, kiu en la jaro 1973 surveturigis en Prago per ŝarĝaŭtomobilo sur tramhaltejo kun intenco mortigi kiel eble plej multe da homoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Olga Hepnarová naskiĝis la 30-an de junio 1951 en Prago kiel filino de bankoficisto kaj dentkuracistino. Ŝi neniam tro ŝatis lernejon kaj ŝi ne volis viziti ĝin. Post la kvara malsukcesa provo kun la lernejo estis al ŝi fare de kuracistoj rekomendita Infana psikiatria kuracado en Opařany. Fine ŝi finis la bazan lernejon. Ŝi finlernis kiel artista librobindisto kaj ŝi iris labori al Cheb.

En la laborejo tio estis la sama. Por malbona moralo ŝi estis ĉiam baldaŭ tralasita aŭ ŝi foriris dum provtempo. Ŝi ne havis geamikojn, ŝi ne estis ŝatata. Ŝi suferis pro diferencigaj humoroj kaj tre facile kaj ofte ŝi venis en konfliktajn situaciojn kaj eĉ en sia dektria jaro ŝi provis memmortigi sin. Ŝi senĉese sentis sin maljustigita asertante, ke ĉiuj kondutas malbone al ŝi.

Senĉese pli ofte ŝi pripensis pri venĝo. Ŝi planis diversajn manierojn - elreligon de trajno, eksplodon kaj simile.

Tragedio[redakti | redakti fonton]

La 10-an de julio 1973 ŝi intence surveturigis per ŝarĝaŭtomobilo Praga RN en grupon da homoj atendantaj sur tramhaltejo en hodiaŭa strato Milady Horákové. La krimo estis anticipe pripensita kaj ĝi devis esti venĝo rilate al la socio kiel la tutaĵo. Laŭ ŝia pli posta parolo eĉ dum la unua traveturo ĉirkaŭ la tramhaltejo Hepnarová prokrastis sian krimon je kelke da minutoj, ĉar sur la haltejo estis malmute da homoj. Ankoraŭ antaŭ sia krimo Hepnarová sendis leterojn en redakciojn Svobodné slovo kaj Mladý svět, en kiuj ŝi priskribas motivojn de sia planata krimo.

Sekve de alveturigo de la ŝarĝaŭtomobilo pereis sume 8 homoj (tri surloke, tri la saman tagon kaj pluaj du sekve pro siaj vundoj pli poste). Pluaj viktimoj (sume 11 homoj) estis vunditaj grave aŭ leĝere.

"Se mi forirus kiel nekonata memmortiginto, tio estus por vi tro facila. Kaj ĉar la socio estas tiel granda suvereno, ke ĝi ne estas kapabla priservi sin mem, ĝi iam estadas juĝata private… Tio ĉi estas mia verdikto: Mi, Olga Hepnarová, viktimo de via bestialeco, mi kondamnas vin al mortpuno per transveturo."
(El letero de O. Hepnarová el la 7-a de julio 1973)

Juĝado[redakti | redakti fonton]

En la paso de juĝado kaj proceso Hepnarová neniel neis sian krimon kaj ŝi eĉ fiere anoncis sin al ĝi. Raporto de ekspertoj konstatis, ke ŝi suferis pro nenia anima malsano kaj ŝi estis plene konscianta sian agadon kaj ties sekvojn.

"Malhelpis ĉi tie neniaj aŭtoj nek tramoj, la vojo estis koncize libera. Ĉimomente mi decidiĝis, ke ĝuste nun mi faros tion. Mi deŝiris stirradon dekstren al trotuaro, ĉi tie mi egaligis la ŝoforadon veturante sur la trotuaro, mi enveturis en aron da homoj kaj transveturis ilin."
(el parolo de la akuzitino)

La 6-an de aprilo 1974 urba juĝejo en Prago agnoskis ŝin kulpa pro krimo murdo kaj verdiktis mortpunon, kiun konfirmis eĉ la plej supera juĝejo de Ĉeĥio kaj poste ankaŭ La plej supera juĝejo de Ĉeĥoslovakio, kiu ja alikvalifikis el la murdo al ĝenerala endanĝerigo, sed ĝi lasis la mortpunon. La 3-an de marto 1975 rifuzis prezidento de respubliko Gustáv Husák peton de la patrino de Olga Hepnarová je pardono por ŝia filino.

"Mi ne timas la mortpunon kaj mi akceptas ĝin."
(Vortoj de Olga Hepnarová post la verdikto, kiujn ŝi kelkfoje ripetis.)

Olga Hepnarová estis ekzekutita la 12-an de marto 1975 en malliberejo Pankrác; ŝi fariĝis lasta virino ekzekutita sur teritorio de Ĉeĥoslovakio.

El la ekzekuto ŝi havis frenezegan timon. Ŝi korpe defendis sin kaj fine ŝi devis esti al ekzekutejo altirita…

"Mi persone estas kontraŭ mortpuno per pendumo ekde tiu tempo, kiam mi pendumis tiun belan fraŭlinon. Tiel longe ŝi ĉirkaŭveturis Štrosmajerák, nur kiam tie estis sur la tramhaltejo tiom da homoj, ke ŝi kuraĝigis sin kaj enpafigis en ilin aŭtomobilon… Antaŭ ol mi venigis ŝin kaj pendumis, ŝi fekiĝis kaj pisiĝis kaj vomis tiel, ke ŝi naŭzigis tiun ĉi mian metion… Tial mi estas kontraŭ verdikto de mortpuno."
(Vortoj de ekzekutisto, kiu ekzekutis Olgan Hepnarová)