Olga Szentpál
Olga Szentpál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stricker Olga |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1895 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de oktobro 1968 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 33/1-1-124 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Máriusz Rabinovszky (en) |
Infanoj | Mária Szentpál (en) , Mónika Szentpál (en) |
Okupo | |
Okupo | koreografo dancisto pedagogo |
Olga Szentpál [sentpAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpál Olga estis hungara koreografo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Stricker, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rabinovszky Máriuszné [rabinovski mAriusnE].
Olga Szentpál[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1985 en Budapeŝto, ŝi mortis la 31-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Olga Szentpál devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomojn en instituto en de:Hellerau kaj Muzikakademio de Budapeŝto dum la 1-a mondmilito. Inter 1919-1931 ŝi instruis laŭ metodo de Émile Jaques-Dalcroze, ŝi ankaŭ instruis en sia propra lernejo inter 1919–1924. Tiutempe ŝi estis ankaŭ koreografo. Inter 1924–1935 ŝi instruis dancteknikon en la Teatra Akademio, poste ŝi partoprenis en kontraŭnaziaj artaj movadoj. Inter 1946–1950 ŝi kolektis popoldancojn province, sed ŝi denove malfermis sian lernejon. Ŝi ankaŭ instruis en la menciitaj akademioj (intertempe levitaj altlernejoj) kaj Ŝtata Baleta Instituto ĝis la emeritiĝo en 1957. Ŝi ricevis premion en la sekvanta jaro. Ŝi edziniĝis en 1919 kaj naskis trifoje.
Ŝiaj kontribuoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tánc. A mozgásművészet könyve (kun sia edzo, 1928)
- Sióagárdi táncok tanulmánya, gyűjtése és tánc-feldolgozása (1953)
- A magyar néptánc formai elemzése (1961)
- Émile Jaques-Dalcroze (1965)
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Medvetánc (1923)
- Nagyvárosi szimfónia (1932)
- Mária lányok (1938)
Ŝiaj disĉiploj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (vidu la bildon!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio