Oligopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oligopolo estas tia situacio de la merkato, en kiu ĉiu el limigita nombro de produktistoj, servistoj estas sufiĉe forta por influi la merkaton, sed ne sufiĉe forta por malatenti la reagon de siaj konkurencantoj. Oligopola merkato estas priskribebla kiel tiu kiu havas homogenajn produktojn, malmultajn konkurencantojn kaj neelastajn mendadojn por ties produktoj, servoj.

Oligopolo povas esti natura, ekz. civila flugservo, kiam la grandaj konstantaj kostoj ne ebligas establon de multaj konkuraj flugkompanioj. Nenatura oligopolo estas, kiam ŝtato limigas nombron de servaj kompanioj, ekz. en kabla televida, interreta servado, telekomunikado.

Se ekzistas nur du vendistoj de samaj/similaj varoj, servoj, oni parolas pri duopolo (okaze de tri vendistoj, triopolo). Se la kompanioj de la oligopolo interkonsentas pri la merkata prezo, tio estas kontraŭ la leĝo kaj oni nomas tion kartelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]