Ombudsmano
Ombudsmano aŭ rajtprotektanto (svede ombudsman [OMbudsman] aŭ foje, en rapida parolo, [OMbutsman] aŭ simple ombud [OMbud]), aŭ ombudo, estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registaro aŭ tribunaloj.
La sveda etim-vorto siavice venas de la norena lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedujo estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj / rajtprotektantoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.
En Francio
En Francio, la Ombudsmano estas nomita Défenseur des droits (Rajtprotektanto). Tiu sendependa ofico estis kreita per modifo de la konstitucia en la 23-a de julio 2008 kaj starigita per organiza leĝo de la 29-a de marto 2011. Nomumita de la Prezidento por ses jaroj, la ombudsmano estas komisiita defendi rajtojn de ŝtatanoj fronte al administracioj kaj disponas pri apartaj respondecoj por promocii infanrajtojn, batali kontraŭ diskriminaciojn, obeo al deontologio de sekurecaj agadoj.
La unua titolulo estas Dominique Baudis. Li estis nomumita en la 22-a de junio 2011. Li sidas en Hôtel Le Maître en Parizo.
TT-ejo de "Défenseur des droits"
En Eŭropa Unio
En Eŭropa Unio ekzistas t.n. Eŭropa Ombudsmano aŭ Eŭropa Rajtprotektanto.
Notoj kaj referencoj
Notoj
Referencoj