Onam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onam
Tago de rikolto
Lando(j) Barato vd
Situo Keralo
vdr

Onam estas la plej granda kaj plej grava festivalo de la subŝtato Keralo (Barato). Tio estas la festivalo de rikolto. Ĝi estas nacia festivalo ekde 1961. La tuta komunumaro de Keralo festas ĝin, ne nur hinduoj. Laŭ la legendo, oni festas ĝin por bonvenigi la animon de la reĝo Mahabali kiu laŭdire vizitas Keralon dum ĉi tiu festivalo.

Oni festas Onam ofte dum la fino de aŭgusto aŭ komenco de septembro. Ĝi estas konsiderita la komenco de nova jaro laŭ la kerala kalendaro. La festivalo daŭras ofte 10 tagojn. La tago de Thiruonam estas la plej grava.

Celebrado[redakti | redakti fonton]

Tradicia manĝaĵo de la festo Onam.
Tradicia manĝaĵo dum Onam, Bengaluro, Barato, 2021. La pladoj estas prezentataj sur banana folio kaj manĝataj sidante surplanke.

Oni festas Onam diversmaniere per kantoj, dancoj, energiplenaj ludoj, boata konkuro kaj tapiŝoj el floraj petaloj. La keralanoj faras ĉion por inviti la animon de Mahabali hejmen. La homoj aĉetas novajn vestojn kiel donacojn al parencoj kaj amikoj. Ili ankaŭ aĉetas dolĉaĵojn. Oni tagmanĝas abunde.