Ongeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ongeoj
etno
indigenous peoples of Asia
Suma populacio
101
Ŝtatoj kun signifa populacio
Andamanoj, Barato minimume 73
Lingvo(j)
Önge
Religio



vdr

La ongeoj estas etno sur la Andamanoj.

Ĝis la inundkatastrofo en sudorientazio la komunumo de la ongeoj havis 98 membrojn, kiuj vivas sur la insulo Malgranda Andamano (Little Andaman). Minimume 73 transvivis la inundon.

La ongeoj estas malgrandaj, tre malhelhaŭtaj kaj mallongharaj (negritoj). Tradicie ili vivas kiel ĉasistoj-kolektistoj en la tropikaj pluvarbaroj. Per sago kaj arko ili ĉasas aprojn, reptiliojn kaj birdojn. Per retoj ili kaptas fiŝojn, kankrojn kaj salikokojn en la malprofunda akvo de la riveroj kaj en la bordproksima maro. Krom tio ili kolektas fruktojn kaj aliajn plantopartojn.

La ongeoj el la tri postvivantaj etnoj de la praloĝantoj de la Andamanoj havas la plej multan kontakton al la enmigrintoj el Barato, kio ilin pli endanĝerigas ol ilin helpas.

La ongeoj parolas propran lingvon, kiu parencas kun la lingvoj de la aliaj indiĝenaj popoloj de la Andamanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]