Ĝarvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĝarvoj estas etno sur la Andamanoj. Hodiaŭ vivas ankoraŭ nur proksimume du cent ĝarvoj, precipe en la sudo de la Andamanoj.

La ĝarvoj estas malaltstaturaj, tre malhelhaŭtaj kaj krispharaj kaj estas nombrataj al la "negritoj". Tradicie ili vivas kiel ĉasistoj-kolektistoj en la tropikaj pluvarbaroj. Ili ĉasas per sago kaj arko aprojn, reptiliojn kaj birdojn. Per retoj ili kaptas fiŝojn, kankrojn kaj salikokojn en la malprofunda akvo de la riveroj kaj la bordoproksima maro. Krome ili kolektas fruktojn kaj aliajn plantopartojn. Tiun tradician vivmanieron ili konservas plu ankaŭ hodiaŭ.

La ĝarvoj parolas propran lingvon, kiu parencas kun la andamanaj lingvoj de la indiĝenaj popoloj de la Andamanoj. Ĝarvoj estas fremdnomigo, kiu en la formortinta aka-bea lingvo signifas "fremduloj"; oni ne scias la memnomigon, sed ĝi eble estas simile al "onge" - la nomo kiun uzas iliaj plej proksimaj parencoj, la Ongeoj. Ĝi signifas "malamikojn" en la formortinta lingvo Aka-Bea.

Post la konstruado de transvetur-linio tra ilia teritorio en la jaro 1989 la ĝarvoj pli intense serĉis kontakton kun la enmigrinta plimulta loĝantaro de la Andamanoj. Sed tiuj kontaktoj kaŭzis sanecoproblemojn ĉe la ĝarvoj kaj kulturajn konfliktojn ambaŭflanke. En 1999 kaj 2000 ekzemple ekestis morbil-epidemioj inter la ĝarvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]