Onkocerkozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La onkocerkozo (PIV) estas okula malsano, kiun okazigas estas la parazita vermo Onchocerca volvulus.[1] Ĝiaj simptomoj estas vida malkapablo, tuberoj sur haŭto, kaj forta jukado. Ĝi estas la dua infekta kialo de blindeco poste la konjunktivito.[1] Ĝi estas trovebla en tropikaj regionoj de Afriko kaj Ameriko.

15-20 miliono homoj estas infektitaj per tiu malsano; el ili la vidado de 0,8 milionoj estas damaĝita.[2][3] Pleje la onkocerkozo disvastiĝas en Afriko, sed ĝi estas trovebla ankaŭ en Jemen, Meza- kaj Suda-Ameriko.[1]

La parazitan vermon disvastiĝas nigra muŝo el la ĝenro simulium (S. damnosum kaj S. neavei en Afriko, S. metallicum en Mez-Ameriko, S. ochraceum Mez- kaj Sud-Ameriko).[1] Por la infektado la malsano bezonas multfojan mordon.[2] La muŝoj vivas ĉe riveroj, el tiu venas la nomo de la malsano.[4] Post la infekto la vermoj komencas multiĝi, kaj la larvoj igas en la haŭto. La vermoj adoleskis en 10 monatoj. Poste ili infektas la nekstan muŝon, kiu mordas la malsanulon.[1] La vermoj povas vivi 17 jarojn en tuberoj de haŭto.

Oni povas rekoni la malsanon per multaj manieroj. Ekzemple oni metas la samplon en fiziologia solvaĝo, kaj atendas larvojn. Oni povas trovi larvojn en okulo, aŭ vermojn en tuberoj.[5]

Oni mankas vakcionon kontraŭ la malsano,[1] do oni povas antaŭmalhelpi ĝin nur per antaŭmalhelpo de mordoj[6] per insektforpeliloj aŭ akomodaj vestoj.[6] La malsanuloj, kaj por antaŭmalhelpo aliaj homgrupoj ricevas Ivermectin dufoje en jaro,[1][7] kiu mortas larvojn, sed ne la plenkreskitajn vermojn.[3] Kontraŭ ili oni povas uzi Suramin, kiu estis evolviginta kontraŭ dormomalsano. La doxiciklin malfortas la vermojn, ĉar ĝi mortas endosimbiontaj bakterioj, kaj faras la inojn en 6 semajnoj malfekundaj.[8] Tiu estas rekomendita en iuj kazoj. Ankaŭ helpas la kirurgia detranĉado la tuberoj.[7]

Plej fruze Rodolfo Robles asociis la vermon kun la malsano.[9] La MOS rekonas ĝin esti malzorgita.[10]

Ĝi tre disvastiĝas en la 1970aj jaroj, precipe en Burkina Faso. Preter sanaj damaĝo ĝi nocis ankaŭ la terkulturon, kiu okazis malsategon. La farmeroj forkuris el fekundaj fluovaloj pro la malsano. La MOS lunĉis programon kontraŭ ĝi en 1974. Participiantaj landoj estis Benin, Burkina Faso, Ghana, Ebur-Boardo, Mali, Niger kaj Togo. Guinea, Guinea-Bissau, Senegal kaj Sierra Leone aliĝis en 1984.[11]

Ili ne konis specialan kuracilon. Ili uzis dietilkarbamazinon, kiu okazis severajn kromefikojn: ekzemple urtikarion, edemon, taĥikardion kaj malgrandan sangopreson. Ili ankaŭ ekstermis musojn, kaj allogi novajn loĝantojn en fekundaj fluovaloj.[11] Ekde 1988 ili uzas novajn medikamentojn Mectizan kaj kuracilojn kun virkstofo ivermectin. En 1995 la programo ricevas novan nomon, kaj distastiĝis en 24 landoj. Ĝis 2012 ili kuracis pli ol 100 miliono homojn, kaj distastiĝis en la pli ol 95% de infektitaj regionoj.[12]

La amerika programo lanĉigis en 2011 en 13 regionoj de 6 landoj (Brazilio, Kolumbio, Ecuador, Guatemala, Mexiko, Venezuela).[13] Ili povis ekterminigi la malsanon el iuj landoj (Kolumbio 2013, Ecuador 2014, Mexiko 2015). En autumno de 2015 ili riportis, ke ĝi en suda Ameriko estas trovebla nur ĉirkaŭ la limo de Brazilio kaj Venezuelo.[14][15]

En 2015 William C. Campbell kaj Satoshi Ōmura ricevis duonon de Nobela premio por la Avermectin, kiu estas grava ilo kontraŭ vermoj kaj por venki onkocerkozon.[16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Onchocerciasis Fact sheet N°374. World Health Oragnization (Marto 2014). Alirita 20a de Marto 2014.
  2. 2,0 2,1 Parasites – Onchocerciasis (also known as River Blindness) Epidemiology & Risk Factors. CDC (2013-05-21). Alirita 2014-03-20.
  3. 3,0 3,1 Brunette, Gary W.. (2011) CDC Health Information for International Travel 2012 : The Yellow Book. Oxford University Press, p. 258. ISBN 9780199830367.
  4. Onchocerciasis (also known as River Blindness). Parasites. CDC (2013-05-21). Alirita 2014-03-20.
  5. Onchocerciasis (also known as River Blindness) Diagnosis. Parasites. CDC (2013-05-21). Alirita 2014-03-20.
  6. 6,0 6,1 Onchocerciasis (also known as River Blindness) Prevention & Control. Parasites. CDC (2013-05-21). Alirita 2014-03-20.
  7. 7,0 7,1 Murray, Patrick. (2013) Medical microbiology, 7‑a eldono, Philadelphia: Elsevier Saunders, p. 792. ISBN 9780323086929.
  8. Doxycyclin zur Chemotherapie der Filariosen: Elimination von Wolbachien, essenziellen bakteriellen Endosymbionten in den Würmern
  9. (2004) “9. Filariasis”, Eldridge, Bruce F.: Medical entomology. Dordrecht: Kluwer Academic. ISBN 9781402017940.
  10. Reddy M, Gill SS, Kalkar SR, Wu W, Anderson PJ, Rochon PA (October 2007). “Oral drug therapy for multiple neglected tropical diseases: a systematic review”, JAMA 298 (16), p. 1911–24. doi:10.1001/jama.298.16.1911. 
  11. 11,0 11,1 Ellen de Nesnera: River blindness battle: A success story. In: Africa Report. Jhg. 31 Nr. 1, Januar/Februar 1986, S. 31.
  12. African Programme for Onchocerciasis Control (APOC). WHO. Alirita 7. Oktober 2015.
  13. Ken Gustavsen, Adrian Hopkins, Mauricio Sauerbrey: Onchocerciasis in the Americas: from arrival to (near) elimination. In: Parasites & Vectors. 4, 2011, S. 205, doi:10.1186/1756-3305-4-205.
  14. Brazil and Venezuela border is the last place in the Americas with river blindness. Outbreak News Today. Alirita 2015-10-03.
  15. Onchocerciasis Elimination Program for the Americas (OEPA). World Health Organization. Alirita 2015-10-03.
  16. Jan Andersson, Hans Forssberg, Juleen R. Zierath (2015-10-05). Avermectin and Artemisinin - Revolutionary Therapies against Parasitic Diseases. The Nobel Assembly at Karolinska Institutet. Alirita 2015-10-05.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Folyami vakság en la hungara Vikipedio.