Opština Centar Župa / Merkez Jupa Belediyesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Opština Centar Župa)
Komunumo Centra Ĵupa
Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudokcidenta regiono
Poŝtkodo 6250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 721  (2021) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 20° 35′ O (mapo)41.4820.58Koordinatoj: 41° 29′ N, 20° 35′ O (mapo) [+]
Alto 1 012 m [+]
Areo 107,21 km² (10 721 ha) [+]
Komunumo Centra Ĵupa Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa (Nord-Makedonio)
Komunumo Centra Ĵupa
Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa (Nord-Makedonio)
DEC
Komunumo Centra Ĵupa Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa
Komunumo Centra Ĵupa
Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa
Situo de Komunumo Centra Ĵupa
Merkez Jupa Belediyesi / Opština Centar Župa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Centar Župa Municipality [+]
vdr

La Komunumo Centra Ĵupa (turke Merkez Jupa Belediyesi, makedone Општина Центар Жупа, Opština Centar Župa) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 3 721 homoj[1][2] sur areo de 107,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Centar Župa.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

loĝlokoj en Opština Centar Župa
Opština Centar Župa

Opština Centar Župa situas en la Sudokcidenta regiono. Ĝia okcidenta parto estas en la valo de la rivero Crni Drim kaj la norda parto en la valo de la rivero Radika. Sude kaj oriente ĝi leviĝas al la montoj Stogovo. La alteco estas ĉirkaŭ 580 - 2280 m. Ĝia suma areo estas 107,21 km².

La sola vojo R 2249 trapasas la komunumon de nordo al sudo.

La komunumo konsistas el entute 23 loĝlokoj (kutime uzatas la makedonaj nomoj, kvankam plej multaj vilaĝanoj estas turklingvaj):

Centar Župa, Bajramovci, Balanci, Brestani, Broštica, Vlasići, Golem Papradnik, Gornji Melničani, Gorenci, Dolgaš, Donji Melničani, Evla, Elevci, Žitinjeni, Kočišta, Kodžadžik, Mali Papradnik, Novak, Osoljnica, Pareši, Praljenik, Hodžovci kaj Crni Boci.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Debar okcidente, norde kaj oriente, Opština Struga sude.

Ĉirkaŭ Opština Centar Župa
Debar
Debar Opština Centar Župa Debar
Struga

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 6.519 homoj.

El tiuj estis 5266 turkoj (80,17%), 814 makedonoj (12,49%), 454 albanoj (6,96%).

Laŭ religio: islamanoj 6215 (95,3%), aliaj ortodoksaj kristanoj, katolikoj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Центар Жупа en la makedona Vikipedio.