Opština Debar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opština Debar
Map of Debar Municipality.svg

flago de la koncerna komunumo

Blazono

flago de la koncerna komunumo Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1250 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo)41.5220.53Koordinatoj: 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 145,67 km² (14 567 ha) [+]
Situo de Opština Debar

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Debar Municipality [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Opština Debar estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. En 2002 loĝis ĉi tie 19 542 loĝantoj. Administra centro de la komunumo estas la urbo Debar.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Komunumoj en la Opština Debar
Opština Debar

Opština Debar situas en la Sudokcidenta regiono. Ĝia suma areo estas 145,67 km².

La rivero Crni Drim fluas tra la teritorio de sudo al nordo. La rivero Radika, kiu fluas de la nordoriento, enfluas ĝin proksime al la urbo Debar. Digo estas konstruita ĉe la rivero Crni Drim, super kiu kuŝas la lago Debar.

La orienta kaj sudorienta parto de la komunumo situas en la montoj Stogovo. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 450 m en la nordokcidento ĝis pli ol 2200 m en la oriento.

La vojoj R1201 kaj R 1202 pasas tra la komunumo.

La komunumo konsistas el la urbo Debar kaj aliaj 17 vilaĝoj: Banište, Bomovo, Gari, Gornji Kosovrasti, Donji Kosovrasti, Konjari, Krivci, Mogorče, Osoj, Otišani, Rajčica, Selokuće, Spas, Tatar Elevci, Trnjanić, Hame, Džepište.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Mavrovo kaj Rostuša en la nordoriento, Opština Drugovo en la sudoriento, Opština Centar Župa en la sudo. Okcidente estas la ŝtata limo kun Albanio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 19 542 homoj.

El tiuj: 2.684 turkoj (11,0%), 3.911 makedonoj (18,8%), 11.348 albanoj (62,2%), 1.080 ciganoj (6,3%) kaj aliaj.

Laŭ religio: La plimulto islamanoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Дебар en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php

http://www.stat.gov.mk/pdf/kniga_13.pdf