Opština Debar / Komuna e Dibrës

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komuna e Dibrës · Општина Дебар
monumento pri Skanderbeg en la loka parko
monumento pri Skanderbeg en la loka parko
monumento pri Skanderbeg en la loka parko
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudokcidenta regiono
Poŝtkodo 1250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 412  (2021) [+]
Loĝdenso 106 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo)41.5220.53Koordinatoj: 41° 31′ N, 20° 32′ O (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 145,67 km² (14 567 ha) [+]
Komuna e Dibrës · Општина Дебар (Nord-Makedonio)
Komuna e Dibrës · Општина Дебар (Nord-Makedonio)
DEC
Komuna e Dibrës · Општина Дебар
Komuna e Dibrës · Општина Дебар
Situo de Komuna e Dibrës · Општина Дебар

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Debar Municipality [+]
vdr

La Komunumo Debar (albane Komuna e Dibrës, makedone Општина Дебар, Opština Debar) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 15 412 homoj[1][2] sur areo de 145,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 106 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la urbo Debar.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Komunumoj en la Opština Debar
lago Debar

Opština Debar situas en la Sudokcidenta regiono. Ĝia suma areo estas 145,67 km².

La rivero Crni Drim fluas tra la teritorio de sudo al nordo. La rivero Radika, kiu fluas de la nordoriento, enfluas ĝin proksime al la urbo Debar. Digo estas konstruita ĉe la rivero Crni Drim, super kiu kuŝas la lago Debar.

La orienta kaj sudorienta parto de la komunumo situas en la montoj Stogovo. La alteco de la areo estas ĉirkaŭ 450 m en la nordokcidento ĝis pli ol 2200 m en la oriento.

La vojoj R1201 kaj R 1202 pasas tra la komunumo.

La komunumo konsistas el la urbo Debar kaj aliaj 17 vilaĝoj: Banište, Bomovo, Gari, Gornji Kosovrasti, Donji Kosovrasti, Konjari, Krivci, Mogorče, Osoj, Otišani, Rajčica, Selokuće, Spas, Tatar Elevci, Trnjanić, Hame, Džepište.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Mavrovo kaj Rostuša en la nordoriento, Opština Drugovo en la sudoriento, Opština Centar Župa en la sudo. Okcidente estas la ŝtata limo kun Albanio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 19 542 homoj.

El tiuj estas 11.348 albanoj (62,2%), 3.911 makedonoj (18,8%), 2.684 turkoj (11,0%), 1.080 ĥoraĥanaj ciganoj (6,3%) kaj aliaj.

Laŭ religio: La plimulto estas islamanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Дебар en la makedona Vikipedio.