La stacio de linio 5 malfermiĝis al la publiko la 5-an de junio1968 kun la unua sekcio de la linio inter Callao kaj Carabanchel, ĝi estis reformita inter 2003 kaj 2004 kun la investo de novaj volbo kaj ornamaĵoj. La 7-an de majo1981, la stacio de linio 6 estis malfermita pli profunde, kiu fariĝis la kapo de tiu linio ĝis junio 1983, kiam linio 6 estis etendita al stacio Laguna.