Opta kruciĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Optaj nervoj kaj la kruciĝo (ruĝa).
Vida sistemo de homo. Tiu montras ke aksonoj (purpura) de ambaŭ okuloj unuiĝas post la opta kruciĝo.

La opta kruciĝoopta kiasmo estas tie en cerbo kie la du optaj nervoj kruciĝas. Ĝi troviĝas ĉe fundo de cerbo, sub la hipotalamo. Ĝi ekzistas en ĉiuj vertebruloj.

En multaj bestoj, la du optaj nervoj kruciĝas kaj iras al la kontraŭa flanko de cerbo sen unuiĝi; rezulte, la dekstra parto de cerbo traktas vidan informon de la maldekstra okulo, kaj la maldekstra cerbo traktas informon de la dekstra okulo. Kvankam, en bestoj en kiu la okuloj direktas al la sama direkto kaj la vidkampoj de la okuloj multe interkovras (ekzemple homoj), ono de la aksonoj de ĉiu okuloj ne krucas al kontraŭa flanko, sed restas samflanke; do, post la opta kruciĝo, ĉiu fasko enhavas aksonojn de ambaŭ okuloj.[1][2]

Nomo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, en la Esperanta Medicina Vortaro[3] aperas la vorto "kiasmo", kiu venas de la greka lingvo (χίασμα "kruciĝo", de χιάζω "marki per X", de la litero ĥio χ) kaj estas uzata en multaj eŭropaj lingvoj (ekz. angla "chiasm"). Tamen, ĉar "kiasmo" havas neniun signifon pli ol "kruciĝo", ĉi tiu artikolo anstataŭe proponas la nomon "opta kruciĝo".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bainbridge, David. (30 sesmonato 2009) Beyond the Zonules of Zinn: A Fantastic Journey Through Your Brain. Harvard University Press, p. 162. ISBN 978-0-674-02042-9.
  2. (2012) “An ancestral axial twist explains the contralateral forebrain and the optic chiasm in vertebrates”, Animal Biology 62 (2), p. 193–216. doi:10.1163/157075611X617102. 
  3. HRADIL, Josef. Esperanta Medicina Vortaro. Scienca Teknika Esperanto-Biblioteko.