Orĉapelo de Schifferstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de la orĉapelo antaŭ la patruja muzeo de Schifferstadt

La orĉapelo de Schifferstadt estis trovita en 1835 dum kamplaboro sur agro ĉe la urbo Schifferstadt, distrikto Rhein-Pfalz. La bronzepoka artefakto konsistas el maldika orlado kaj estis ekstera tegaĵo de kapvesto kun randaĵo kaj mentonrimeno, kiuj konsistis verŝajne el organa materialo kaj mekanike stabiligis la eksteran maldikan orladon.

Klasigado[redakti | redakti fonton]

La ekzemplaro el Schifferstadt estas la plej malnova kaj unua trovaĵo el intertempe kvar tiaj konusformaj orladaj ĉapeloj el la bronzepoko. Ili estis trovitaj inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj en suda Germanujo (berlina orĉapelo, orkonuso de Ezelsdorf-Buch) kaj en Francujo (orkonuso de Avanton) en pli-malpli bona stato.

Krom damaĝo ĉe la ĉapela randaĵo la ĉapelo el Schifferstadt estas tute konservita. Ĝi estas ekspoziciata en la Historia Muzeo de Palatinato en Speyer.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La orĉapelo de Schifferstadt, ornamaj bendoj kaj rilataj stampmodeloj
La orĉapelo de Schifferstadt

La ora ĉapelo de Schifferstadt estas de horizontalaj bendoj erigita per stampiloj ornamita, ĉirkaŭ 350 gramojn peza orĉapelo. Ĝi havas malakran neornamitan pinton kaj mallongan fuston kun larĝa randaĵo. La ĉapelo estas entute 29,6 centimetrojn alta kaj havas piede diametron de ĉirkaŭ 18 centimetroj. La randaĵo estas ĉirkaŭ 4,5 centimetrojn larĝa.

La lado de la ĉapelo ricevis dum la fabrikado kupran draton ĉe la randaĵo por pligrandigi la mekanikan stabiligon, sed tiu ĉi drato perdiĝis.

La orĉapelo estas erigita laŭ la tuta longeco der horizontalaj ornamaĵbendoj, la tuta surfaco estas ornamita. Estis uzataj kvin malsamaj stampiloj kaj unu plumbera stampilo por ornami la horizontalajn bendojn sistemate per ripetemaj samspecaj stampmodeloj.

La vida disigo de la unuopaj ornamaĵbendoj realiĝas per ornamaĵoj de la plumbera stampilo. En la ornamaĵbendoj troviĝas ĉefe diskaj kaj cirklaj motivoj, kun cirkla ena tubero kaj ĝis ses ekstere ĉirkaŭantaj ringoj.

Apartaj estas du ornamaĵbendoj kun okulformaj ornamaĵoj, videblaj ankaŭ sur la orĉapeloj de Ezelsdorf-Buch kaj de Berlino. Kontraŭe al la aliaj trovitaj orkonusoj, la pinto estas tute neornamita kaj ne portas stelon.

La apuda bildo montras la formon de la orĉapelo de Schifferstadt, kaj la nombron kaj formon de la stampoj uzataj en la ĉefaj ornamaĵzonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Gold und Kult der Bronzezeit. (AusstellungsKatalog). Germanisches Nationalmuseum, Nürnberg 2003. ISBN 3-926982-95-0
  2. Wilfried Menghin (Hrsg.): Acta Praehistorica et Archaeologica. Unze, Potsdam 32.2000, S. 31-108. ISSN 0341-1184
  3. Peter Schauer: Die Goldblechkegel der Bronzezeit – Ein Beitrag zur Kulturverbindung zwischen Orient und Mitteleuropa. Habelt, Bonn 1986. ISBN 3-7749-2238-1
  4. Gerhard Bott (Hrsg.): Der Goldblechkegel von Ezelsdorf. (Ausstellungskatalog). Theiß, Stuttgart 1983. ISBN 3-8062-0390-3
  5. Mark Schmidt: Von Hüten, Kegeln und Kalendern oder Das blendende Licht des Orients. in: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift. Berlin 43.2002, S. 499-541. ISSN 0012-7477

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]