Oratorarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oratoreco)
Cicerono oratoras kontraŭ Katilina, de Cesare Maccari.

Oratorartoretoriko estas la arto paroli per elokventeco. Duarange, la termino aludas ankaŭ al literatura ĝenro formita per teknikoj kiel la diskurso, la militinstigo, la disertacio, la prediko, la panegiro, inter aliaj.

Tiu dua signifo pli ampleksa estas aplikata al ĉiuj literaturaj procezoj kiuj estas planitaj aŭ esprimitaj per la sama celo de konvinkaj intencoj. Tiu celo konvinki la ricevanton estas tio kio diferencigas la oratorarton disde aliaj parolaj komunikaj procezoj. Same kiel la celo de la didaktiko estas instrui kaj la celo de la poetiko estas distri, la celo de la oratorarto estas konvinki pri io. La persvado konsistas en tio ke per la tialoj esprimataj parole oni deduktas, movas, instigas, pelas, trudas, devigas aliulon kredi aŭ fari ion. Tamen, tiu ne estas ties nura celo. La intencaro de la publika oratorarto povas gami el transdonado de informaro al motivado por ke la homoj iel ajn agadu, sed simple ankaŭ rakonti historion. La bonkvalitaj oratoroj devus esti kapablaj plifortigi aŭ ĉefe ŝanĝi la emociojn de la publiko kaj ne nur informi ilin. La oratorarto povas esti povega ilo uzebla por celoj kiaj motivado, influo, persvado, informado, traduko aŭ simpla distro.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oftaj vokativoj (atentalvokoj al tiuj kiuj aŭdas la diskurson: juĝistoj aŭ eĉ normalaj civitanoj, kiujn oni laŭdas).
  • Abunda uzado de retorikaj demandoj.
  • Abunda uzado de la dua gramatika persono de la singularo.
  • Oftaj ŝanĝoj de tono kaj infleksio en la voĉo de la oratoro kun tendenco al ascendo.
  • Abunda subordiga sintakso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

English-Speaking Union (ESU)

Retoriko

Retoriko (libro)

Ekstera rilato[redakti | redakti fonton]

(en) Speaking resources - ESU