Retoriko (libro)
| Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva libro. Por arto paroli kaj konvinki mem rigardu la paĝon Retoriko. |
| Retoriko | |
|---|---|
| Frontpaĝo de la dua eldono el 1958 | |
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Ivo Lapenna |
| Lingvoj | |
| Lingvo | Esperanto |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1950 |
| Loko | Parizo |
Retoriko estas verko de Ivo Lapenna eldonita en Parizo (1950), dua kaj tria eldonoj en Rotterdam (1958 kaj 1971).
Konsisto
[redakti | redakti fonton]La libro prezentas fundamentojn de la parolarto, nomata retoriko, por la esperantista publiko, ĉar preskaŭ ĉiu aktiva esperantisto de tempo al tempo devas fariĝi oratoro. La lingvaĵo estas klara, eleganta, bone komprenebla.
La libro konsistas el du ĉefaj partoj: la unua prezentas la fundamentojn de lingvistiko, ĉar oratoro devas unue ekkoni sian instrumenton, la lingvon. La dua parto poste priskribas la efikan uzadon de tiu instrumento en la parola praktiko, kiel ankaŭ en la skriba.
La unua parto prezentas ankaŭ teoriojn pri la ekesto de la homa lingvo en la praepoko kaj klarigas la faktorojn, kiuj disigas la lingvojn aŭ male kunigas ilin, kio okazas samtempe. Ekz. latino disfalis je latinidaj lingvoj (itala, franca, hispana, kataluna, portugala, rumana), sed samtempe ĝi lingve unuecigis grandan parton de Eŭropo, kie origine estis parolataj tute malsamaj lingvoj (ibera, gaela, slava). Per tiuj faktoroj la aŭtoro eksplikas ankaŭ la tendencon de la lingvoj uzi komunan internacian vortostokon, kiu kondukas rekte al formiĝo de internaciaj lingvoj.
La dua parto de la libro okupiĝas pri fizikaj, intelektaj kaj moralaj ecoj de la oratoro, pri la intelekta kaj morala nivelo de la aŭskultanta publiko (diference oni prelegas al infanoj, studentoj, laboristoj, sciencistoj), priskribas vortofigurojn, pensofigurojn kaj unuopajn partojn de klasika prelego, klarigas diferencojn inter paroladoj scienca, eklezia, politika, juĝeja kaj soldata. Fine prezentas konkretajn ekzemplojn (Brutus kaj Antonio laŭ Ŝekspiro, paroladojn de L. L. Zamenhof, Edmond Privat kaj Ivo Lapenna mem.
Enhavtabelo
[redakti | redakti fonton]
| |
Unua parto: Lingvo[redakti | redakti fonton]
|
Dua parto: Retoriko[redakti | redakti fonton]
|
Aldono[redakti | redakti fonton]
| |
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Podkasta.net: Luis Jorge Santos Morales kaj Daniel Araque legas partojn el la libro Retoriko de D-ro Ivo Lapenna. Redaktis Daniel Araque
