Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj
Türk Devletleri Teşkilatı
emblemo
flago
internacia organizaĵo • proponita lando • interregistara organizaĵo
Komenco 3-a de oktobro 2009 vd
Geografia situo 41° 0′ 28″ N, 28° 58′ 21″ O (mapo)41.007881528.9726015Koordinatoj: 41° 0′ 28″ N, 28° 58′ 21″ O (mapo)
Sidejo Fatih
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj (Turkio)
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj (Turkio)
DEC
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj
Map
Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj
Moto Biz Birlikdə Daha Güclüyük!
Біз Бірге Мықтымыз!
Биз Бирге Дагы Күчтүүбүз!
Biz Birlikte Daha Güçlüyüz!
Biz Birgalikda Kuchliroqmiz!
Biz Bilelikde Has Güýçli!
Erősebbek Vagyunk Együtt!
Together We Are Stronger!
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Halil Akıncı • Ramil Hasan • Baghdad Amreyev • Kubanychbek Omuraliev vd
Lingvoj

azerbajĝana lingvo
kazaĥa lingvo
kirgiza lingvo
turka lingvo
uzbeka lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Emblem of the Organization of Turkic States.svg
Emblemo de la Organizo de Tjurkaj Ŝtatoj

La Organizaĵo de Turkaj Ŝtatoj (Azerbajana: Türk Dövlətləri Təşkilatı, kazaĥa: Түркі мемлекеттерінің ұйымы, kirgiza: Түрк мамлекеттер уюму, uzbeka : Turkiy Davlatlar Tashkiloti, turka: Türk Devletleri Teşkilatı, angla : Organisation of Turkic States) estas internacia organizaĵo inter landoj kun tjurka loĝantaro. La organizaĵo estis fondita la 3-an de oktobro 2009 en Naĥiĉevano, Azerbajĝano. Membroŝtatoj estas Azerbajĝano, Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio kaj Turkio. La maniero de funkciado kompareblas al la Franclingvio, la Komunumo de Nacioj aŭ la Araba Ligo.

Reprezentejo en Hungario[redakti | redakti fonton]

Kun la celo profundigi la ligon al Eŭropo kaj Eŭropa Unio, en Budapeŝto estis starigita en septembro 2019 reprezentanto de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj kaj inaŭgurita kun la partopreno de la turka ministro pri eksteraj aferoj[1].

Hungario estas observanto ĉe la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj ekde septembro 2018[2]. Viktor Orbán deklaris ke la hungaroj, kiel hungaroj, estis fieraj pri siaj originoj kaj iliaj rilatoj kun la tjurkaj popoloj de Centra Azio[3].

Eventualaj Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Turkmenio ĝis nun rifuzis aliĝi al la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj pro sia neŭtrala ekstera politiko. La 12-an de novembro 2021, la lando tamen unuafoje partoprenis en pintkunveno en Istanbulo - kun observanto-statuso[4]. En novembro 2022, Turka Respubliko Norda Kipro ricevis observanto-statuson.[5]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco: okaze de la malfermo de la reprezenta oficejo de la Turka Konsilio en Hungario, 18.-19. Septembro 2019 "Besuch von Außenminister Mevlüt Çavuşoğlu in Budapest" de la Ĝenerala Konsulejo de la Turka Respubliko en Salzburg; Alirite la 15-an de oktobro 2019.
  2. Hungario estas observanta ŝtato laŭ la oficiala retejo ; Alirite la 4-an de decembro 2021.
  3. (en) Hungary is now part of the assembly of “Turkic Speaking Countries”. In: Hungarian Free Press, la 25-an de Novembro 2018
  4. (tr) Türk Konseyi Devlet Başkanları 8. Zirvesi'nde Erdoğan'dan KKTC vurgusu. la 12- an de novembro 2021, alirita la 12-an de novembro 2021
  5. TRNC admitted to Organisation of Turkic States as observer member https://www.trtworld.com/turkey/trnc-admitted-to-organisation-of-turkic-states-as-observer-member-62455