Oriolus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orioloj
Nigronuka oriolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Orioledoj Oriolidae
Genro: Oriolus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Orioloj estas koloraj paserinaj birdoj de la Malnova Mondo kaj de la familio de Orioledoj kaj genro Oriolus. Ili ne estas rilataj al la Amerikaj orioloj, kiuj estas de la familio de Ikteredoj.

La orioloj estas ĉefe tropika grupo de la Malnova Mondo, kvankam unu specio reproduktiĝas en pli mezvarmaj regionoj.

Oni proponis, ke aliaj genroj eliru el Oriolus. Ekzemple, La specioj de Afrikaj nigrokapuloj estas foje lokitaj en la genro Baruffius. La familio distribuiĝas tra Afriko, Eŭropo, Azio suben ĝis Aŭstralio. La malmultaj specioj nestumantaj en mezvarmaj regionoj estas migrantaj, kaj kelkaj tropikaj specioj faras ankaŭ sezonajn movojn.

Aspekto

La orioloj estas mezgrandaj paserinoj, ĉirkaŭ 20–30 cm longaj, kaj la inoj estas iomete pli malgrandaj ol la maskloj. La beko estas iomete kurba kaj hokoforma, kaj, escepte ĉe la Figbirdo, tiom longa kiom la kapo. La plumaro de plej parto de specioj estas brila kaj bombasta, kvankam la inoj ofte havas pli senkolorajn plumarojn ol la maskloj. La plumaro de multaj aŭstralaziaj orioloj mimetismas tiujn de la friarbirdoj (genro de grandaj mielmanĝuloj), probable por malpliigi agreson kontraŭ la plej malgrandaj orioloj.[1] La koloroj de ties plumaro estas nigra, flava kaj verda ĉefe, sed kelkaj specioj montras iom da purpuro aŭ avelkoloro; krome inoj estas ĝenerale iom pli senkoloraj kaj striaj.

Kutimoj

Orioloj estas arboremaj kaj kutime manĝas en la folikupolo. Multaj specioj povas survivi en malferma arbaro, kvankam kelkaj loĝas en fermaj arbaroj. Ili estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, kaj la ĉefaj komponantoj de ilia dieto estas fruktoj, beroj kaj artropodoj.

Orioloj estas monogamaj, kiuj reproduktiĝas per teritoriaj paroj (kvankam la Figbirdo reproduktiĝas en izolitaj kolonioj). Nestolokojn povas elekti ĉe agresemaj specioj kiel drongoj, laniedoj aŭ friarbirdoj, kiuj havigas iom da protektado. La nesto estas profunda pokalo hokita kiel hamako el branĉo. La ino demetas kutime 2 aŭ 3 ovojn, sed foje eĉ ĝis ses.

Specioj

Referencoj

  1. Diamond J (1982) "Mimicry of friarbirds by orioles" The Auk 99(2): 187-196
  2. Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj