Orelmeduzo
Ormeduzo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aurelia aurita L., 1758 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La ormeduzo (Aurelia aurita) [1] povas fariĝi 10 ĝis 40 cm granda. Ĉirkaŭ la mezo de la korpo (ankaŭ nomata ŝirmilo, ombrelo aŭ kloŝo) videblas kvar pli malpli rondaj aŭ lunarkaj strukturoj ('oreloj'); tiuj estas la generaj organoj. Ĉirkaŭ 3 procentoj de la populacioj havas pli ol kvar da tiuj oreloj, ĝis eĉ naŭ. Ĉi tiu meduzo estas kosmopolito kaj aperas en la Atlantiko, la Pacifiko kaj la Arkta Oceano, ili ofte troviĝas en la marbordaj akvoj kaj estuaroj de la orienta marbordo de Nord-Ameriko, Kalifornio, Japanio kaj Eŭropo.
Meduzoj ofte flosas en grandaj svarmoj en la maro. Per kuntiraj movoj de la ŝirmilo ili tamen ankaŭ povas aktive naĝi. Per la knidoj sur la tentakloj, ili kaptas etajn krustacojn kaj fiŝojn.
Notoj
Eksteraj ligiloj
- Freŝdataj observoj (plurlingve)