Ormosbánya
Ormosbánya [ormoŝbAnja] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. Pli frue la loknomo estis Ormospuszta, poste pro la minado la nomo ŝanĝiĝis al bánya, kiu signifas: minejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Munk%C3%A1s_lak%C3%B3h%C3%A1z_Ormosb%C3%A1ny%C3%A1n.jpg/220px-Munk%C3%A1s_lak%C3%B3h%C3%A1z_Ormosb%C3%A1ny%C3%A1n.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 177 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3328/20.6496
- Loĝantaro: 1880
- Poŝtkodo: 3743
- Telefonprefikso: 48
Situo
[redakti | redakti fonton]Ormosbánya situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kazincbarcika-Rudabánya. La vilaĝo kontaktiĝas kun Izsófalva. Rudabánya troviĝas 4, Kazincbarcika 12, Miskolc 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1275 en formo "Vrmus". En 1408 abatejo fondiĝis. En 1564 la turkoj okupis la vilaĝon, la loĝantaro rifuĝis. Inter 1887-1984 oni minadis karbojn. En 1912 la fervojo ekfunkciis. Ormosbánya longe apartenis al Izsófalva, fine en 1993 memstariĝis kaj municipo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria
- kalvinana preĝejo
- fiŝkaptistaj lagoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Ormosbánya naskiĝis:
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu
- www.ormosbanya.hu