Ornamita fruktokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ptilinopus ornatus (Schlegel, 1871) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ornamita fruktokolombo (Ptilinopus ornatus) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj. Ĝi troviĝas en teritorioj de Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo en insulo Nov-Gvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.


Ĝi estas tre bela kaj bunta pro la multkoloreco de la plumaro, ĝenerale verda, sed kun purpuraj partoj en brusto kaj ŝultroj; en tiuj purpuraj partoj estas blankaj strietoj, kvazaŭ neĝaj.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La ornama fruktokolombo estis dekomence priskribita kiel Ptilopus ornatus (neĝusta literumado de Ptilinopus) fare de Hermann Schlegel en 1871 surbaze de specimenoj el Nov-Gvineo.[1] La genronomo devenas el la vortoj de la antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia nomo ornatus devenas el la latina vorto ornatus, kun la signifo "ornamita".[2] Ornamita fruktokolombo estas la oficiala ordinara nomo deklarita de la International Ornithologists' Union (IOU).[3]
La Ornamita fruktokolombo estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj de kolomboj de la fruktokolomba genro Ptilinopus, kiu vivas tra Sudorienta Azio kaj Oceanio.[3] Studo de 2014 pri mitokondria kaj nuklea DNA fare de Alice Cibois kaj kolegoj trovis, ke la Ornamita fruktokolombo estas plej proksime rilata al la Orfrunta fruktokolombo. La sama studo trovis ankaŭ, ke tiuj du specioj estas krome fratoj (la plej proksimaj parencoj) de la Ŭalasa fruktokolombo. Tiuj tri specioj estas frataj siavice al la Rozperla fruktokolombo kaj tiuj kvar specioj siavice estas frataj al la Grizkapa fruktokolombo. Tiu grupo de kvin specioj estas frata al klado formita de la Oranĝventra, la Blankkapa, kaj la Klaretbrusta fruktokolomboj. La plej baza specio en la grupo estas la Tanna fruktokolombo. La jena kladogramo montras la rilaton de la ornama fruktokolombo kun aliaj specioj en sia grupo surbaze de studo de 2014:[4]
| grupo tannensis |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1873) “Observation Zoologiques. V”, Nederlandsch Tijdschrift voor de Dierkunde (nl) 4, p. 52.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Christopher Helm, p. 284, 322. ISBN 978-1-4081-3326-2.
- 1 2 Pigeons. Alirita 2022-01-21 .
- ↑ (2014) “Phylogeny and biogeography of the fruit doves (Aves: Columbidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution (en) 70, p. 442–453. doi:10.1016/j.ympev.2013.08.019. Bibkodo:2014MolPE..70..442C.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Ptilinopus ornatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
| ||||||||||||||||||


