Orontes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oronto)
Orontes
Mapo de la Orontes riversistemo
Mapo de la Orontes riversistemo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 571 km
Akvokolekta areo 23 000 km²
Averaĝa trafluo 11 m³/s
Fluo
Fonto Valo Bekaa Libano
- Alteco super marnivelo 910 m
- Koordinatoj 34° 11′ 49″ N, 36° 21′ 9″ O (mapo)34.19736.35256
Enfluejo Mediteraneo
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 36° 2′ 43″ N, 35° 57′ 49″ O (mapo)36.04531535.963503
Geografio
Landoj Libano, Sirio, Turkio
Map
Orontes
vdr

Orontes (arabe نهر العاصي‎, DMG Nahr al-ʿĀṣī, Nahr al-ʿAsi, turke Asi Nehri) estas rivero en la sudokcidenta parto de Azio, longa 571 km. Ĝi forkondukas akvojn de nordaj areoj de Levanto al la Mediteranea Maro. La rivero fontas en la meza parto de Libano, en Valo Bekaa, poste fluas al nordo tra la paralelaj Lebanono kaj Anti-Lebanono kaj atingas tie Sirion. Oni konstruis baraĵon; tiel estiĝis la Hims-akvorezervejo. Poste la rivero trafluas nordokcidente de Hama la iam marĉan, nun produkteman, senmarĉan basenon al-Ghab kaj alfluas Turkion. En Turkio ĝi plufluas okcidente kaj ĉe Samandan enfluas la Mediteranean Maron.

La rivero Orontes fluas plejparte en fendovalo, kiu estas fakte la komenca parto de la Orientafrika fendosistemo.

La rivero ne estas ŝipebla, sed kiel akvuma fonto estas tre grava, precipe inter Hims kaj Hama kaj en al-Ghab. La riveregon Orontes alfluas la riveroj Kura Su kaj Odi Medani.

La plej gravaj apudriveraj komunumoj estas Hims, Hama kaj Antakya (la antikva Antioĥio).