Orstedo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La orstedo[1] (simbolo Oe) estas la unuo de magneta kamp-intenso en CGS sistemo. Ĝi nomiĝis omaĝe al la dana fizikisto Hans Christian Ørsted. Sed ĝi estas konsiderata malmoderna kaj estas malofte uzata, laŭ la Sistemo internacia de unuoj (SI) estas Ampero / metro, kiu estas uzata anstataŭe.

Difino[redakti | redakti fonton]

La orstedo estas la magneta kampo, kiu kreus unu gaŭson da magneta fluksdenso en vakuo. Ĝi konvertiĝas al la Internacia Sistemo de Unuoj jene:

.

En la CGS sistemo, la valornombro de la magneta kampo (en orstedo) sisteme egalas tiun de la magneta fluksdenso (en gaŭso); fakte se multiplikiĝas 1 orstedo per la permeableco de vakuo, oni obtenas la magnetan fluksdenson je 0.1 mT en la SI sistemo kaj 1 G en la CGS sistemo, t.e. 1 gaŭso:

.

Dum en la SI-sistemo:

Historio[redakti | redakti fonton]

La orstedo nomiĝas laŭ la dana fizikisto Hans Christian Ørsted (Esperante Johano Kristiano Orstedo). Pro la fakto, ke ĝi nomiĝas laŭ propra nomo, ĝia mallongigo Oe estas majuskla.

Ĝi difiniĝis kiel parto de la CGS-sistemo de mezurunuoj. Post la internacia ratifo de la Internacia Sistemo de Unuoj, ĝi arkaikiĝis kaj anstataŭiĝis per la ampero en metro (A/m).

Referencoj[redakti | redakti fonton]