Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Tokaj)
Aspekto
Preĝejo de Sankta Nikolao | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Nikolao en Tokaj
| ||
ortodoksa preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Tokaj | |
Geografia situo | 48° 7′ 40″ N, 21° 24′ 29″ O (mapo)48.12786413682721.40791709531Koordinatoj: 48° 7′ 40″ N, 21° 24′ 29″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Rusa Ortodoksa Eklezio | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | malfrubaroko (copfo) | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Ortodoksa preĝejo de episkopo Sankta Nikolao estas historia monumento kaj jam neuzita preĝejo en Hungario, en urbo Tokaj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vino de Tokaj tiris grekajn komercistojn dum la historio. Ili apartenis ĉefe al la ortodoksa eklezio. La grekoj konstruis kirkon proksimume en 1790. Nuntempe la konstruaĵo estas porokaza ekspoziciejo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola laŭ strato en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, sube estas la kvadrata enirejo. Inter la enirejo kaj turo estas videbla granda triangulo (timpanono). La unusola navo estas simpla. La sanktejo situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko kaj estas iom pli larĝa, ol la navo.