Oscar Pistorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Pistorius
Pistorius je la Mondĉampionado de Atletiko 2011 en Daegu, Suda Koreio
Pistorius je la Mondĉampionado de Atletiko 2011 en Daegu, Suda Koreio
atleto
atletiko
kurtadistanca kuro
Nomo Oscar Pistorius
Naskiĝo la 22-an de novembro 1986 en Johannesburg,  Sud-Afriko
Alto 184 cm
Pezo 80,6 kg
Medaloj
Olimpikoj
Oro Somera Paralimpiko 2004 200-metra kuro
Bronzo Somera Paralimpiko 2004 100-metra kuro
Oro Somera Paralimpiko 2008 100-metra kuro
Oro Somera Paralimpiko 2008 200-metra kuro
Arĝento Somera Paralimpiko 2008 400-metra kuro
Arĝento Mondĉampionado de Atletiko 2011 4 x 400 metra stafeta kuro
Oro Somera Paralimpiko 2012 400-metra kuro
Oro Somera Paralimpiko 2012 4 x 400 metra stafeta kuro
Arĝento Somera Paralimpiko 2012 200-metra kuro
vdr

Oscar Leonard Carl Pistorius (familinoma prononco pɪstɔriəs; naskiĝinta la 22-an de novembro 1986, do nun 37-jara) estas sudafrika kurtdistanca kuristo. Kvankam ambaŭ kruroj de li estis amputitaj sub la genuo kiam li aĝis 11 monatojn, li konkurencas en sportaj eventoj por homoj de nur unu kruro amputita sub la genuo kaj en eventoj por sportistoj sen ortopedia malhelpo.

Post kiam li ĉampioniĝis en pluraj Paralimpikoj, Pistorius provis eniri internaciajn konkuradojn por sportistoj sen ortopedia malhelpo, malgraŭ persistaj protestoj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) kaj akuzoj ke liaj artefaritaj korpopartoj donus al li maljustan avantaĝon. Pistorius fine venkis en tiu leĝa kverelo. En la Mondĉampionado de Atletiko en 2011, Pistorius fariĝis la unua amputito kiu gajnis mondĉampionadan medalon. En la Somera Olimpiko de 2012, Pistorius fariĝis la unua amputito de du kruroj kiuj akceptiĝis kiel olimpika sportisto. Aldone en la Somera Paralimpiko de 2012, Pistorius gajnis orajn medalojn en la viraj 400-metra kuro kaj en la 4 x 400 metra stafeta kuro. Krome li prenis arĝentan medalon en la 200-metra kuro, starigante mondan rekordon en la duonfinalo.

En februaro 2013, Pistorius fatale pafis sian fianĉinon, Reeva Steenkamp, en lia loĝejo en Pretoria. Li diris, ke li erare supozis ke la fianĉino estus entrudanta bandito, sed li estis arestita kaj akuzita pro murdo. Ĉe lia proceso en 2014 li estis juĝita kulpa de murdo. La 21-an de oktobro 2014 li estis kondamnita al kvin jaroj de enkarcerigo. En novembro 2021, la sudafrikaj prizonaj aŭtoritatoj lanĉis la unuajn procedurajn paŝojn por konsideri la provliberigon de Oscar Pistorius, malliberigita pro la murdo de sia amatino.