Faido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Osco)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Faido (stacidomo).
Faido
Blazono de Faido
Blazono de Faido
Blazono de Faido
Preĝejo Sant'Atanasio en Faido
Preĝejo Sant'Atanasio en Faido
Preĝejo Sant'Atanasio en Faido
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Komunumaro Faido
Koordinatoj  46° 28′ 59″ N 8° 47′ 24″ O / 46.48306 °N, 8.79000 °O / 46.48306; 8.79000 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 59″ N 8° 47′ 24″ O / 46.48306 °N, 8.79000 °O / 46.48306; 8.79000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1949
Areo 126,3 km²
Alteco  m super marnivelo
Poŝtkodo 67
Komunumkodo 52
Mapo de Faido
Mapo de Faido
Mapo de Faido

Faido estas komunumo de la Komunumaro Faido kaj la Distrikto Leventina en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1949 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Faido situas en la mezo de la Valo Leventina proksimume 20 kilometrojn norde de Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Anzonico, Calonico, Calpiogna, Campello, Cavagnago, Chiggiogna, Faido, Mairengo, Osco, kaj Rossura, kaj multnombraj malgrandaj setlejoj. Tra la komunumo fluas la rivero Tiĉino. [1]

La teritorio de la komunumo antaŭ la kuniĝo de la 1-a de aprilo 2012 etendiĝis sur areo de 24,40 km², de kiuj 53,7% estas kovritaj de arbaro, 21,5% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Faido limas en nordo al Blenio, en oriento al Acquarossa, en sudoriento al Sobrio, en sudo al Giornico, en sudokcidento al Lavizarra, en okcidento al Dalpe, en sudokcidento al Prato (Leventina), kaj en nordokcidento al Quinto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Faido pasa la kantona ĉefovojo n-ro, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Faido datiĝas el la jaro 1171 kiel Faedo. La historio de Faido estas markita de la regado de Urio super la Valo Leventina ek de la 15-a jarcento, kaj de ĝia situo ĉe la vojo al Gotardo-Pasejo.[3]

Kun efiko de la 26-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Rossura, Calonico kaj Chiggiogna kuniĝis kun la komunumo Faido.[4] Kun efiko de la 1-a de aprilo 2012 ankaŭ la ceteraj komunumoj de la komunumaro Faido, nome Anzonico, Calpiogna, Campello, Cavagnago, Mairengo, Osco kuniĝis kun la komunumo Faido.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]