Oswaldo Leite de Moraes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oswaldo LEITE de MORAES (osvallejtj djmorajz) advokato. Naskiĝis en 1919. En 1932 skotisto, partoprenis, 13-jaraĝa, kiel flegisto de Pro-Konstitucia Revolucio en 1932, pro tio, estas oficiale omaĝita kiel heroo kaj en ĉiuj jaroj, ĝis hodiaŭe, partoprenas en publikaj festoj de subŝtato San-Paŭlio. Estis la aŭtentika pioniro de l' movado en urbo San-Paŭlo. Adoleskulo 17-jara en librejo aĉetis la libron "O Rádio en 16 palestras" . Tiu libro estas nenio plia ol la traduko el Esperanto de tiam kaj fama verko Fine mi komprenas la radion de E. Aisberg. Tio estis la sparko, kiu ekflagris en la menso de skolto kaj radioŝatanto Oswaldo fine de 1936. En la lasta paĝo de tiu libro, konservita en biblioteko de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, estis la adreso de Brazila Ligo Esperantista. Li tuj petis informoj kaj ricevis amason da prospektoj kaj lernolibroj, kiujn Alberto Couto Fernandes kaj Ismael Gomes Braga sendis kun la rekomendo kontakti Alcindo Brito. Tion Oswaldo faris, jen timida junulo, kvankam popola heroo, fronte al jam matura, grava, altranga oficisto, direktoro de fama asekur-kompanio. Fondis San-Paŭla Esperanto-Klubo en 1937 kaj gvidis ĝin ĝis 1952, dum 15 jaroj sinsekve.

En 1945 li estis ano de organiza komitato de 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.

Li poste daŭre partoprenis ĝin kaj ree fariĝis ĝia prezidanto en 1986. Li organizis la 11-an Brazilan Esperanto-Kongreson.