Saltu al enhavo

Oszkár Alánt

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Oszkár Alánt
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1928 (1928-08-19)
en Újpest
Morto 16-an de majo 1985 (1985-05-16) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kirurgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Oszkár Alánt [oskAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alánt Oszkár estis hungara kirurgo. Lia origina familia nomo estis Altmann ĝis 1955.

Oszkár Alánt[1] naskiĝis la  19-an de aŭgusto 1928(nun 1928-08-19) en Újpest, li mortis la 16-an de majo 1985 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Oszkár Alánt

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Alánt maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1947, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1953, en la sekva jaro anestezian diplomon, kirurgian en 1957. Inter 1953-1956 li laboris en kirurgia instituto, poste en hospitalo, pli poste en kliniko jam kiel lektoro kun postenoj, inter 1979–1985 en instituto (1979–1985). Intertempe li kandidatiĝis en 1975 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Iam li studvojaĝis en Britio kaj Rumanio. Li multe okupiĝis pri sangokoagulado helpe de komputilo. Li ricevis premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérleti adatok a cukoranyagcsere központi szabályozásában. (kunaŭtoro, 1954)
  • Chirurgische Eingriffe an den unteren Externitäten bei Diabetikern. (kunaŭtoro, 1965)
  • A coagulatios és fibrinolitikus rendszer viszonyának változása műtét alatt és a postoperatív szakaszban. (disertaĵo, 1973)
  • Műtők munkaszervezése. (1983)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2017, vidu la bildon!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.