Oszkár Sashegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Sashegyi
Persona informo
Naskonomo Kranczly Oszkár
vdr

Oszkár Sashegyi [oskAr ŝaŝhedji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sashegyi Oszkár estis hungara arkivisto, historiisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kranczly [krancli] ĝis 1938.

Oszkár Kranczly[1] naskiĝis la  5-an de marto 1915(nun 1915-03-05) en Budapeŝto, li mortis la 25-an de oktobro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Sashegyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1933, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1938, en la sekva jaro filozofian diplomon. Post la unua diplomo li instruis en gimnazio, poste li estis stipendiulo en Vieno, pli poste inter 1941–1943 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Li soldatiĝis, poste li estis militkaptito inter 1943-1945. Hejmenveninta li estis tuj sendita al hungara instituto en Vieno. En 1948 la ofico ĉesis, hejmenveninta li estis arkivisto en la Hungara Tutlanda Arkivo ĝis la emeritiĝo en 1978 (ekde 1968 kiel vicarkivestro). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1970, li doktoriĝis (DSc) en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ estis docento en la universitato (1978–1994). Li ricevis 3 premiojn inter 1963-1994.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Német felvilágosodás és magyar censura. 1800–1830. (ankaŭ disertaĵo, 1938)
  • I. Ferenc nyomdapolitikája (1943)
  • A szovjet levéltárügy történetének és szervezetének áttekintése (kunaŭtoro, 1951)
  • A jobbágyfelszabadítás végrehajtását szabályozó 1849. évi „Oktatás a föld népéhez.” (1957)
  • Zensur und Geistesfreiheit unter Joseph II. Beitrag zur Kulturgeschichte der Habsburgischen Länder (monografio germane, 1958)
  • Az abszolutizmuskori levéltár (monografio kaj disertaĵo, 1965)
  • A Magyar Országos Levéltár térképeinek katalógusa. I–III. (kunaŭtoro, 1976–1979)
  • Levéltári ismeretek kézikönyve (manlibro, kunaŭtoro, 1980)
  • Széchenyi döblingi művei (ankaŭ disertaĵo, 1992).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.