Ottó Indig (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Indig
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1890 (1890-11-18)
en Braŝovo
Morto 22-an de majo 1969 (1969-05-22) (78-jaraĝa)
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj hungaragermana vd
Ŝtataneco HungarioRumanioGermanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistodramaturgoverkisto • filma scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

INDIG Ottó estis rumanuja hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Braŝovo la 18-an de novembro 1890 kaj mortinta la 22-an de majo 1969, Bellinzona.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Indig finis juron en Kolozsvár kaj li iĝis interna kunlaboranto de Ellenzék (1916–26), pli poste respondecredaktoro de Hétfő Reggel (1926). Liajn unuajn poemojn publikis la almanako Közös úton (Kv. 1912). En 1930 li translokiĝis Budapeŝton. Ekde 1938 li vivis en Parizo, ekde 1951 en Munkeno kaj li iĝis la kunlaboanto de la Radio Libera Eŭropo. Li pensiuliĝis en junio 1961. Li publikis precipe en la Új Látóhatár. Li elfalis el la treno voje al Ascona.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Papírkosár(Kv. 1922),
  • Játék, komedio (1923),
  • A torockói menyasszony, (1931), tradukita en plurajn lingvojn, filmvarianto (1937),
  • Két ember eltéved (Bp. 1936),
  • Ember a híd alatt, teatraĵo, (1933),
  • Magasiskola, teatraĵo (1934),
  • Kánikula (Bp. 1947),
  • Pipacs (lukto de francaj geknaboj kontraŭ germanaj faŝistoj, Bp. 1948).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thury Zsuzsa: Barátok és ellenfelek (visszaemlékezés, Bp., 1979).

Fontoj[redakti | redakti fonton]