Ottó Schwartzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barono Ottó Schwartzer [otO ŝvarcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwartzer Ottó estis hungara psikiatro, neŭrologo, profesoro, membro de senato. Lia nobela antaŭnomo estis babarci. Lia patro estis Ferenc Schwartzer.

Ottó Schwartzer [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1853 en Buda. Li mortis la 21-an de oktobro 1913 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Schwartzer akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1877. Post siaj studoj li studvojaĝis eksterlande unu jaron, poste li eklaboris en privata psikiatriejo. Li gvidis ĝin inter 1878 kaj 1910. En 1885 li ekinstruis en la menciita universitato kiel privata profesoro. En 1897 li ricevis altan postenon en la hungara Ruĝa Kruco, post 2 jaroj li gvidis ĝin. En 1905 li estis membro de la senato, post 5 jaroj li baroniĝis. Li ricevis (ne nur hungarajn) premiojn kaj medalojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Bewusstlosigkeitszustände als Strafausschliessungsgründe (1878)
  • Valami az idegességről (1886)
  • Az elmebetegek jogvédelme (1895)
  • Das ungarische Rote Kreuz (1904)
  • A gyermek lelki világából (1907)

Fontoj[redakti | redakti fonton]